Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 19)

(GMT+08:00) 2015-05-19 16:37:46     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas marde, la 19a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Braziljon por oficiala vizito al Brazilo, ĉina delegito dividis sukcesajn spertojn de Ĉinio kun ĉeestantoj de la 68a sesio de la Monda Asembleo pri Sano. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia edzino Cheng Hong aviadile atingis la aerarmean bazon en Braziljo kaj komencis sian oficialan viziton al Brazilo invitite de brazila prezidentino Dilma Rousseff.

Li Keqiang diris, ke tio estas lia unua vojaĝo al Latin-Ameriko post lia enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro, kaj Brazilo estas la unua stacio. Ĉinio kaj Brazilo estas grandaj evoluantaj landoj kun grava influo, kaj inter ili estas profunda tradicia amikeco. Li diris, ke la du landoj ekonomie kompletigas unu la alian kaj havas similajn disvolvajn strategiojn, kaj ambaŭ sin dediĉas al evoluigo de ekonomio kaj plibonigo de la popola vivteno. Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun Brazilo laŭ strategia kaj longperioda konsidero, laŭdas Brazilon pro ĝiaj atingoj en ekonomia kaj socia disvolvado kaj estas memfida pri perspektivo de la rilatoj kun Brazilo.

Li Keqiang esperis profunde interŝanĝi opiniojn kun brazilaj gvidantoj pri akcelo de politika konfido, profundigo de praktika kunlaboro kaj striktigo de kulturaj interŝanĝoj. Li esperis ankaŭ, ke la du flankoj fokusiĝos al kunlaboro en la kampoj de produktkapablo, ekipaĵa fabrikado, infrastruktura konstruado, komerco kaj investo, plialtigos la nivelon kaj kvaliton de la duflanka reciprokprofita kunlaboro, faros sufiĉan komunikadon pri kunlaboro inter BRICS-landoj, klimata ŝanĝiĝo, internacia financa kunlaboro, la rilatoj inter Latin-Ameriko kaj Ĉinio kaj aliaj komune atentataj internaciaj kaj regionaj demandoj por protekti kaj pliigi ĝeneralajn interesojn de emerĝantaj kaj evoluantaj landoj. Li konvinkiĝis, ke la vizito antaŭenpuŝos disvolvadon de la ĉina-brazila strategia partnereco.

Lunde en Ĝenevo inaŭguriĝis la 68a sesio de la Monda Asembleo pri Sano. En ĝenerala debato, Li Bin, estro de la ĉina delegacio kaj ĉefo de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, donis parolon pri la temo "Starigi sanprotektan sistemon kun fleksebleo". Li dividis ĉinajn sukcesajn spertojn kun la ĉeestantoj.

Li Bin montris, ke starigo de ĉi tiu sistemo dependas de la ĝenerala reformado kaj evoluado de la afero pri la publika sano. Ĉinio profundigas reformadon de la sistemo de medicina servo, plenforte konstruas kompletajn sistemojn de publika sano, baza medicina asekuro, medikamenta provizo kaj medicina kontrolo, kaj kompletigas bazan sanprotektan reton, kiu kovras bazajn komunumojn. Samtempe necesas tutmonda kunlaboro. En la batalo kontraŭ la epidemio Ebola la ĉina registaro donis al okcidentafrikaj landoj helpojn kun la valoro de 120 milionoj da usonaj dolaroj kaj sendis pli ol 1 200 medicinistojn al tiuj landoj. Post la 8,1-magnituda tertremo en Nepalo la ĉina registaro tuj sendis al la lando kvar medicinajn teamojn, kies membroj havas riĉajn spertojn.

La Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado lunde publikigis la plenan tekston de la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Hindio pri Klimata Ŝanĝiĝo. La du landoj petas la evoluintajn landojn ludi gvidan rolon en redukto de forcej-gasa emisiado kaj livero de financaj, teknikaj kaj kapablokonstruaj subtenoj al la evoluantaj landoj, kaj urĝas ilin plenumi sian promeson ĉiujare liveri cent miliardojn da usonaj dolaroj al la evoluantaj landoj ĝis 2020.

La deklaro diris, ke Ĉinio kaj Hindio konscias, ke klimata ŝanĝiĝo kaj ĝiaj negativaj influoj estas la komuna maltrankvilo de la homaro kaj unu el la plej gravaj defioj en la 21a jarcento, kaj la demando devas esti solvita per internacia kunlaboro en la kadro de daŭripova disvolvado.

Dimanĉe kaj lunde usona ŝtatsekretario John Kerry vizitis Sud-Koreion. Li intervidiĝis kun sudkorea prezidentino Park Geun-hye kaj interparolis kun ministro pri eksterlandaj aferoj Yun Byung-se. Substrekante pli firman aliancon kun Sud-Koreio ol iam ajn antaŭe, Kerry reasertis, ke pri la situacio de la duoninsulo Usono "ne dialogos por dialogo". Li emfazis, ke Nord-Koreio devos la unua "forlasi sian nuklean planon". Pri la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Japanio, li diris, ke Usono subtenas Japanion trakti la historian problemon en la maniero, kiu helpas bonigi la rilatojn kun najbaroj.

La unua tasko de Kerry estis komunikiĝi kun la sudkorea flanko pri la vizito de sudkorea prezidentino Park Geun-hye al Usono en la mezo de junio. Cetere, la du flankoj ankaŭ interparolis pri la regiona situacio, la nuklea problemo de la korea duoninsulo, klimata ŝanĝiĝo kaj la duflankaj rilatoj.

Eric Schultz, proparolanto de la Blanka Domo de Usono, lunde diris, ke la falo de Ramadi, ĉefurbo de la okcidenta provinco al-Anbar en la manojn de Islama Ŝtato estis malsukceso en la batalo kontraŭ tiu ekstremisma grupo, tamen Usono helpos la sekurectrupojn de Irako repreni la urbon.

Schultz diris, ke la batalo por la regado de Ramadi daŭris 18 monatojn, kaj oni ne devas nei, ke tio vere estas malsukceso, tamen estas certe, ke Usono helpos la irakan popolon repreni la urbon.

Schultz rimarkigis, ke la alinaco sub la domino de Usono lanĉis 32 aeratakojn al objektivoj de Islama Ŝtato en la lastaj tri semajnoj kaj ok atakojn en la lastaj 24 horoj por subteni la sekurectrupojn de Irako. Usonaj aviadiloj serĉos plu objektivojn de la grupo por doni precizan baton ĝis la repreno de Ramadi.

Lunde Eŭropa Unio okazigis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj. La ĉeestantoj decidis alpreni militan agon por bati homan kontrabandon en Mediteraneo.

Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke Eŭropa Unio komencos maran agadon por bati kontrabandon kaj ŝakradon de homoj en la regiono de Mediteraneo. Tio estas grava rimedo de EU por respondi al la urĝa krizo de migrantoj. La agado estas dividita en tri fazojn. En la unua fazo EU observos la reton de la kontrabando kaj ŝakrado de homoj en la regiono de Mediteraneo, faros pritakson kaj ellaboros agadplanon, kaj en la sekvaj du fazoj EU kunlaboros kun la libia registaro surbaze de internacia leĝo, serĉos kaj kaptos membrojn de la bandoj.

La agado havos sian stabejon en Romo, kaj itala mararmea admiralo Enrico Credendino komandos la agadon. EU asignos 11,82 milionojn da eŭroj por la komenca periodo de la agado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto