Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 21)

(GMT+08:00) 2015-05-21 16:52:19     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 21a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉinaj gvidantoj kondolencas Kolombion pro grava terlavango; ĉefministro Li Keqiang vizitis ekspozicion de ekipaĵa fabrikado de Ĉinio en Rio-de-Ĵanejro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al kolombia prezidento Juan Manuel Santos pro la terlavango, kiu mortigis almenaŭ 78 homojn.

En sia mesaĝo Xi Jinping diris, ke li estis skuita de la katastrofo, kiu kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj gravan posedaĵan damaĝon. Li funebris la mortintojn kaj esprimis sian profundan kondolencon al familianoj de la mortintoj kaj al aliaj homoj influitaj de la katastrofo. Li aldonis, ke sub la gvidado de Santos kaj la kolombia registaro, la kolombia popolo venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn.

Tiutage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al kolombia prezidento pro la grava terlavango.

Li Keqiang diris, ke lastatempe en la norda landparto de Kolombio okazis grava terlavango, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de homoj, kaj informiĝinte pri tio, li, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj de li mem, esprimas simpation al la kolombiaj registaro kaj la popolo, kaj sinceran kondolencon al familianoj de la viktimoj. Li diris, ke la ĉina registaro volas liveri bezonatan helpon al Kolombio.

Merkrede matene en Rio-de-Ĵanejro ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis per metroa vagonaro produktita de Ĉinio. Li substrekis profundigi dulandan reciprokprofitan kunlaboron kaj fari la ekipaĵan fabrikadon de Ĉinio ora vizitkarto. Cetere, Li ankaŭ vizitis la ekspozicion de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio.

Aŭdinte, ke multaj ĉinaj vagonaroj estos uzataj venontjare en Rio-de-Ĵanejro dum la Olimpikoj, Li Keqiang diris, ke tio estas provo de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio, kaj la ĉinaj entreprenoj devas plenumi la projekton bonkvalite, laŭkvante kaj ĝustatempe kaj fari la ekipaĵan fabrikadon de Ĉinio ora vizitkarto en la akra internacia konkurenco.

En sia interparolo kun Luiz Fernando Pezão, ŝtatestro de Rio-de-Ĵanejro, Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Brazilo en la kampoj de infrastrukturo kaj ekipaĵa fabrikado kaj grandigi la spacon por reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Vizitante la ekspozicion de la ekipaĵa fabrikado de Ĉinio, Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Brazilo en la kampoj de fabrikado de vagonoj, ŝipoj kaj aŭtoj, ferŝtala industrio kaj konstruaj materialoj. Samtempe Ĉinio volas importi el Brazilo bonkvalitajn agrikulturajn produktaĵojn kaj konkurencivajn ekipaĵojn.

Mauro Vieira, brazila ministro pri eksteraj aferoj, kaj Pezão, diris, ke la brazila-ĉina strategia partnereco liveras vastan spacon por la dulanda ekonomia kunlaboro. Brazilo volas disvolvi kunlaboron kun Ĉinio pri ekipaĵa fabrikado kaj produktkapablo, grandigi komercon de bonkvalitaj produktaĵoj kaj bonvenigi kaj subteni ĉinajn entreprenojn partopreni en infrastruktura konstruado. Ili konvinkiĝis, ke la vizito de ĉina ĉefministro malfermos pli belan perspektivon de la dulandaj rilatoj kaj profundigos praktikan kunlaboron.

Tiutage en sia loĝata hotelo Li Keqiang renkontiĝis kun Eduardo Paes, urbestro de Rio-de-Ĵanejro.

Li Keqiang diris, ke Rio-de-Ĵanejro estas grava urbo en Brazilo kaj ankaŭ la pioniro de la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo. Li diris, ke antaŭ pli ol 200 jaroj ĉinaj tekultivistoj venis al Rio-de-Ĵanejro kaj komencis kultivi teon, kaj tiel ili semis la amikecon. Nun pli kaj pli multaj ĉinaj kompanioj faras investon en Rio-de-Ĵanejro, kaj trajnoj, pramoj kaj aliaj ekipaĵoj fabrikitaj de Ĉinio donas oportunon al la veturo de lokanoj.

Paes bonvenigis ĉinan ĉefministron viziti Rio-de-Ĵanejron. Li diris, ke estas tradicia amikeco inter Rio-de-Ĵanejro kaj Ĉinio kaj bone disvastiĝas la duflanka kunlaboro. Li aldonis, ke Rio-de-Ĵanejro volas lerni sukcesajn spertojn de Pekino en okazigo de olimpikoj kaj intensigi kunlaboron kun ĉinaj urboj en respondo al klimata ŝanĝiĝo.

Merkrede en debato de gvidantoj de politikaj partioj, okazigita de la japana Dieto, ĉefministro Shinzo Abe rifuzis klare agnoski la difinon pri la agresa milito lanĉita de Japanio en la Potsdama Proklamo.

Tiutage en la debato, prezidanto de la Komunista Partio de Japanio Kazuo Shii diris, ke ricevinte la Postdaman Proklamon, Japanio finis la militon, kaj la Kaira Deklaracio menciita en la 6a kaj la 8a artikolo de la proklamo difinis, ke la milito lanĉita de Japanio estas agreso. Pro tio Kazuo Shii postulis, ke Abe faru klaran deklaron pri la milito.

Abe rifuzis fari deklaron. Li diris, ke li ne legis la rilatan enhavon de la proklamo, tial li "ne povas fari komenton". Demandite plu, Abe respondis, ke akcepto de la proklamo estis nur la maniero por fini la militon.

Merkrede rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke se NATO degeligos la rilatojn kun Rusio, Rusio volas rekomenci la duflankan kunlaboron. Lavrov diris tiutage en sia raporto al la Federacia Konsilio de Rusio, ke NATO la unua rompis la kontakton kun Rusio, se ĝi intencas ŝanĝi la nunan staton de la duflanka kunlaboro, Rusio volas pozitive reagi.

Irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei merkrede diris, ke Irano ne cedos al la premo de la nuklea intertraktado nek akceptos ekscesajn postulojn de la okcidentaj landoj. La rimarkon Khamenei faris, kiam li prelegis en la Univesitato de Imamo Hossein. Li diris, ke la okcidentaj landoj petis demandi iranajn sciencistojn pri progreso de la nuklea plano, tamen Irano neniel permesas al la nukleaj kontrolantoj kontroli militajn instalaĵojn. Li akcentis: "Ni ne permesas al fremdaj landoj atenci la nuklean sciencon kaj aliajn sentemajn kampojn de Irano."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto