La Komerca Ministerio de Ĉinio marde anoncis, ke Ĉinio kaj Ĉilio subskribis memorandon de interkompreno, konsentante diskuton pri la ebleco de plibonigo de la duflanka liberkomerca interkonsento.
La liberkomerca interkonsento estis subskribita de la du landoj en novembro de 2005 kaj validiĝis en oktobro de 2006. Ĝi ampleksas enhavojn de varkomerco kaj kunlaboro. Poste la du landoj subskribis kaj ekefektivigis aldonan interkonsenton pri serva komerco kaj investo. Ĉilio estis la unua inter latinamerikaj landoj, kiuj subskribis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio.