Vizitu Forumon

Ĉinio pravigas sian defensivan militan strategion

(GMT+08:00) 2015-05-27 20:12:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede pravigis ĉinan maltrankvilon pri la milita fortigo de Japanio, post kiam ĉefsekretario de la japana kabineto pridubis la raciecon de la defensiva milita strategio de Ĉinio.

Marde post la publikigo de la unua blanka libro de Ĉinio pri milita strategio, la japana radio NHK raportis, ke kabineta ĉefsekretario Yoshihide Suga malakceptis la maltrankvilon, esprimitan en la blanka libro, pri nova sekureca leĝdono de Japanio.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris Ĉinio longtempe suferis de la agreso de imperiismaj potencoj. Ŝi diris, "Historio diktas, ke ni devas konstrui la nacidefendan forton konforme al nia ekonomia disvolviĝo kaj al la bezono de defendo de la nacia sekureco."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto