Merkrede en Seulo kunvenis delegaciestroj de Sud-Koreio, Usono kaj Japanio por sespartia interparolo pri la korea nuklea problemo. La tri partioj diris, ke ili fortigos la premon al Nord-Koreio por ke ĝi forlasu la nuklean kaj misilan planon. Laŭ konigo, la kunveno daŭris tri horojn, kaj ili diskutis pri misila provo proklamita de Nord-Koreio kaj pri nord-korea likvido de altrangaj funkciuloj.
Laŭ informo de la sudkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, sudkorea delegaciestro por la sespartia interparolo Hwang Joon-kook vizitos Ĉinion en la 28a kaj 29a ĉimonate. Antaŭ tio Usono deklaris, ke ĝia delegaciestro Sung Kim vizitos Ĉinion en la 28a de tiu ĉi monato.