Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 28)

(GMT+08:00) 2015-05-28 17:16:15     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping akcentas profundigon de reformado; brita reĝino atendas plifortigon de partnereco kun Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lastatempe en Zhejiang-provinco ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis strikte agi en spirito de la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la 3a kaj 4a plenaj sesioj de la 18a Centra Komitato de KPĈ, plenamplekse konstrui la modere prosperan socion, plenamplekse profundigi reformadon, plenamplekse efektivigi jurŝtatan konstruon kaj plenamplekse striktigi disciplinon de la partio, efektive solvi elstarajn kontraŭdirojn kaj problemojn en la reformado kaj klopodi por realigi kontinuan kaj sanan disvolvon de ekonimio kaj socio.

De la 25a ĝis la 27a de majo, Xi Jinping vizitis la urbojn Zhoushan kaj Hangzhou, profunde esploris lokajn entreprenojn, loĝkvartalojn, bazlokojn de ŝtata strategia petrolorezervo kaj gvidis laborojn pri ekonomisocia disvolvo kaj ellaboro de "la 13a kvinjara plano".

Xi Jinping diris, ke nun la ĉina ekonomio estas en nova normalo kaj ni bezonas vastan esploron por adaptiĝi kaj gvidi la novan normalon. Estas ege ŝlosile teni strategian stabilecon, profunde esplori utilajn rimedojn laŭ la tendenco. Reformado estas la ŝlosilo por antaŭenpuŝi la evoluadon. Gvidantoj kaj funkciuloj devas fortigi esploron, profundigi la komprenon de reguleco en praktikoj, gvidi laborojn kaj solvi demandojn en esploro.

Xi Jinping diris, ke striktigi disciplinon de la partio estas ĉiama temo, kaj tiu ĉi laboro neniam devas esti malstreĉita.

Merkrede survoje al Ĉinio post la vizito al kvar latinamerikaj landoj, ĉina ĉefministro Li Keqiang havis teknikan halton en la hispana urbo Mallorca. Hispana vicĉefministro Soraya Saenz de Santamaria salutis lin en flughaveno. Poste ili interparolis en hotelo.

Li pozitive taksis progresojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, dirante, ke Ĉinio alte taksas la rilatojn kun Hispanio kaj volas en la venontaj dek jaroj profundigi politikan interfidon, antaŭenpuŝi ekvilibran kreskon de duflanka komerco, vastigi dudirektan investon kaj kontakton kaj striktigi komunikadon en eduko, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la hispana registaro donos pli da oportuno al ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj en negocado, vojaĝo, studado kaj loĝado en Hispanio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede pravigis ĉinan maltrankvilon pri la milita fortigo de Japanio, post kiam ĉefsekretario de la japana kabineto pridubis la raciecon de la defensiva milita strategio de Ĉinio.

Marde post la publikigo de la unua blanka libro de Ĉinio pri milita strategio, la japana radio NHK raportis, ke kabineta ĉefsekretario Yoshihide Suga malakceptis la maltrankvilon, esprimitan en la blanka libro, pri nova sekureca leĝdono de Japanio.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio longtempe suferis de la agreso de imperiismaj potencoj. Ŝi diris, "Historio diktas, ke ni devas konstrui la nacidefendan forton konforme al nia ekonomia disvolviĝo kaj al la bezono de defendo de la nacia sekureco."

Merkrede okazis inaŭguro de la nova parlamento de Britio. Brita reĝino Elizabeta II diris en sia inaŭgura parolo, ke la brita registaro atendas fortigi partnerecon kun Ĉinio, Hindio kaj aliaj landoj kaj kiel eble plej frue leĝdonos pri plebiscita projekto de retiro el EU.

Tiutage Elizabeta II kaj ĉefaj membroj de la reĝa familio ĉeestis la inaŭguron kaj publikigis planon de administrado kaj leĝdono de la nova registaro. Ŝi diris, ke la brita registaro kiel eble plej frue intertraktos kun Eŭropa Unio pri la duflankaj rilatoj kaj antaŭenpuŝos reformadon de EU favorantan al ĉiuj membrolandoj. Britio kiel eble plej rapide leĝdonos kaj okazigos plebisciton pri retiro el EU antaŭ 2017. Samtempe ĝi donos pli da rajtoj al Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando, batos ekstremismon kaj akcelos socian unuiĝon.

Merkrede en Seulo kunvenis delegaciestroj de Sud-Koreio, Usono kaj Japanio por sespartia interparolo pri la korea nuklea problemo. La tri partioj diris, ke ili fortigos la premon al Nord-Koreio por ke ĝi forlasu la nuklean kaj misilan planon. Laŭ konigo, la kunveno daŭris tri horojn, kaj ili diskutis pri misila provo proklamita de Nord-Koreio kaj pri nordkorea likvido de altrangaj funkciuloj.

Laŭ informo de la sudkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, sudkorea delegaciestro por la sespartia interparolo Hwang Joon-kook vizitos Ĉinion en la 28a kaj 29a ĉimonate. Antaŭ tio Usono deklaris, ke ĝia delegaciestro Sung Kim vizitos Ĉinion en la 28a de tiu ĉi monato.

Eŭropa Komisiono merkrede prezentis kelkajn konkretajn proponojn pri respondo al defioj de kontraŭleĝaj enmigrintoj, inkluzive pri starigo de krizokaza mekanismo kaj transigo de 40 mil kontraŭleĝaj enmigrintoj, enirintaj tra Italio kaj Grekio, al aliaj landoj de EU.

Laŭ komunikaĵo publikigita de Eŭropa Komisiono en tiu tago, la menciitaj 40 mil neleĝaj enmigrintoj estas tiuj el Sirio kaj Eritreo, kaj ili atingis Italion aŭ Grekion en la 15a de aprilo aŭ post la starigo de krizokaza mekaznismo.

Eŭropa Komisiono diris, ke ĉiu membroŝtato ricevos 6 000 eŭrojn por akcepto de unu enmigrinto, kaj kvoto de la akcepto varias laŭ la loĝantaro, malneta enlanda produkto kaj senlaboreco de la membroŝtatoj.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede unuanime adoptis la rezolucion, kondamnante atencon al ĵurnalistoj en armita konflikto, kaj urĝante enketon pri krimo kaj respondeco.

La Sekureca Konsilio tiutage okazigis publikan debaton pri protekto de ĵurnalistoj en konflikto. La rezolucio diris, ke la Sekureca Konsilio kondamnas ĉiajn agojn, kiuj atencas kaj turmentas ĵurnalistojn en armita konflikto, kaj urĝas ĉiujn partiojn de konflikto ĉesigi tiajn agojn.

La Sekureca Konsilio emfazis, ke ĵurnalistoj, kiuj plenumas siajn profesiajn taskojn en konfliktaj regionoj sen agoj nekonformaj al ilia civila statuso, devas esti rigardataj kiel respektataj kaj protektataj civiluloj.

La Sekureca Konsilio diris ankaŭ, ke packonservaj trupoj kaj politikaj misioj de UN devas liveri en rilataj raportoj detalajn informojn pri ĵurnalistoj atencitaj en konflikto. La Sekureca Konsilio instigas Unuiĝintajn Naciojn kaj aliajn internaciajn kaj regionajn organizojn fari kunordigon kaj kunlaboron kaj dividi spertojn kaj bonajn rimedojn de protekto de ĵurnalistoj en konflikto por pli efike protekti ilin.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto