Vizitu Forumon

David Cameron komencis viziton al Eŭropo

(GMT+08:00) 2015-05-29 15:46:47     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde brita ĉefminitro David Cameron vizitis Francion kaj intervidiĝis kun franca prezidento François Hollande. Poste okazis gazetara konferenco pri reformado de EU kaj brita plebiscito pri retiro el EU.

Cameron diris, ke la unua tasko de reformado de EU estas fortigi ĝian konkurencivon. Li akcentis, ke EU kaj ĝiaj membrolandoj devas esti pli flekseblaj kaj kreivaj en reformado de EU.

Hollande emfazis, ke la resto de Britio en EU konformas al interesoj de ambaŭ flankoj, tamen li respektas la decidon de la brita popolo.

Iom pli frue en tiu tago, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius esprimis maltrankvilon pri retiro de Britio el EU, dirante, ke retiro de Britio el EU estos katastrofa rezulto al Britio.

Por ekspliki la planon de Britio pri antaŭenpuŝo de reformado de EU,  ĵaŭde Cameron komencis la vojaĝon de ĉarma ofensivo al Eŭropo. Antaŭ la vizito al Francio, li vizitis ankaŭ Nederlandon  ĵaŭde. Vendrede li intervidiĝos kun pola ĉefministro Ewa Kopacz, kaj poste li interparolos kun germana ĉefministro Angela Merkel en Berlino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto