Vizitu Forumon

Pekina resaniga centro kontraŭ aŭtismo Stel-Espero

(GMT+08:00) 2015-06-10 14:19:14     Redaktoro:Ĝoja

Yang Yang voĉlegis rakonton


"Mimi kaj Guaiguai ŝatas pentradon. Mimi pentris ruĝan sunon, kaj Guaiguai bluigis la ĉielon en la pentraĵo."

"Via voĉo estas neaŭdebla."

"Guaiguai pentris bluan ĉielon, kaj Mimi volas pentri foliojn, sed al li mankas koloro verda."

"Nun la voĉo estas bone aŭdata, bonege!"

"Guaiguai prenis flavan koloron kaj miksis ĝin kaj bluan koloron. Estas magie, ke aperis la verda koloro."

6-jaraĝa aŭtisma knabo Yangyang sidis en bendeto kaj serioze voĉlegis simplan rakonton laŭ la postulo de la instruistino en hela klasĉambro de la pekina resaniga centro kontraŭ aŭtismo Stel-Espero. Li havas blankan haŭton kaj grandajn okulojn, aspektas bela, sed la neordinara voĉo kaj nekomunikema rigardo montras, ke li ne estas ordinara. Li estas aŭtismulo.

Aŭtismo estas psika perturbo, fruinfane konstatebla, karakterizata de rifuzo akcepti komunikadon, neapero aŭ malapero de la lingva esprimiĝo kaj stereotipaj movoj. Laŭ diro, aŭtismuloj ŝajnas briletantaj steloj en la ĉielo, tial oni titolas ilin "stel-infanoj". Ĝis nun ankoraŭ ne estas efika kuracilo; por ili aplikiĝas nur scienca resaniga ekzerco.

Laŭ konigo lastajn jarojn senĉese multiĝis malsanuloj je aŭtismo kaj la nombro jam superis 10 milionojn, inter ili la nombro de la aĝuloj de 0 ĝis 14 jaroj estas pli ol 2 milionoj. Kaj iliaj gepatroj suferas neimagigeblan premon ekonomie kaj psike pro la aparta kaj longtempa resanigo. Por ili urĝe necesas faka gvidado kaj socia helpado kaj zorgado.


Du Jiamei babilis kun la familio de aŭtismulo

Du Jiamei, kreinto de la pekina resaniga centro kontraŭ aŭtismo Stel-Espero, ankaŭ patrino de aŭtismulino. Ĝis nun ŝi bone memoras la momenton antaŭ 11 jaroj, kiam ŝi eksciis, ke ŝia filino estis diagnozita aŭtismulino, ŝia revo estis tute disrompita. Sed ŝi ne subiĝis al la sorto. Por resanigo de la filino ŝi ekbatalis kontraŭ aŭtismo kaj ekserĉis resanigan metodon. Ŝi diris:

"Sciinte la diagnozon, mi ne plu havis propran vivon. Mi estas patrino, mi devas laŭkapable protekti ŝin. Tiam mi estis juna kaj forta, ne volis subiĝon, nur celis progresigi mian filinon."

Antaŭe Du Jiamei esperis, ke iutage Xuanxuan, la filino, lernos en Harvard-Universitato, sed tio ne eblos plu. Kaj la nuna espero estas, ke Xuanxuan sendepende sin vivtenos. Post multjara ekzerco, en la aĝo de 8 jaroj Xuanxuan finfine simple babilis kun ordinaraj personoj kaj ŝiaj ciferoj de la Psika Eduka Profilo proksimiĝis al la ciferoj de ordinaraj samaĝuloj. Nun Xuanxuan lernas en normala elementa lernejo. Kiel aliaj gepatroj Du Jiamei esperas, ke la vivo de la filino plenas je espero. Ŝi diris:

"Mi esperas, ke ĉiutage ŝi estos gaja, lernos en universitato kaj havos laboron kaj familion."

Por aliaj infanoj lernado en lernejo estas ege simpla kaj natura, sed por aŭtismaj infanoj, tio estas troa deziro. Sciinte la miraklon de Xuanxuan, multaj gepatroj de aŭtismuloj venis kaj petis helpon de Du Jiamei.

"El iliaj brilaj rigardoj mi sentas, ke ili rigardas min kiel esperon."

Kiel patrino de aŭtismulo, Du Jiamei klare konas la premon de la gepatroj. Post longtempa konsidero finfine ŝi decidis ekfunkciigi resanigan centron por helpi ilin.

Januare de 2011 malfermiĝis la pekina resaniga centro kontraŭ aŭtismo Stel-Espero, kie aŭtismaj infanoj ricevas fakan resanigan ekzercon kaj iliaj gepatroj ricevas senpagan teknikan trejnon kaj psikan gvidon.

Du Jiamei naskiĝis en la jaro 1973, post diplomiĝo ŝi servis kiel instruistino en universitato. Sen aŭtismo nun ŝi havus tute malsaman vivon. Sed ŝi diris, ke ne estas bedaŭro por ŝi la ŝanĝo de instruistino al administristo de la centro, kontraŭe la nuna laboro ĝojigas kaj kontentigas sin.

"Kompare kun laboro en universitato nun mi estas pli gaja, kial? Ĉar mi estas pli multe bezonata de la infanoj. La ĝojo estas simpla, nur se, vi povas plibonigi la infanon. Nenio povas egali kun la kontento kaj trankvile en la koro, kiam vi mobilizas ĉion el via saĝo."


Instruisto Tao Tao kaj lernanto

Same la 25 junaj instruistoj en la centro per amo ricevis ĝojon. De infanceco 26-jaraĝa pekina fraŭlo Tao Tao revis pri servo kiel instruisto. Li diris, ke la puraj koroj de la infanoj profunde kortuŝis lin.

"De infaneco mi revis pri instruado al specialaj infanoj. Mi ŝategas la infanojn, kvankam ili ne estas ordinaraj, sed iliaj koroj tre puraj. Kiel beboj ili larmas kaj ridas laŭvole."

Nun pli ol 60 infanoj 2-10 jarojn aĝaj ricevas kuracadon en la centro. En la lastaj pli ol 4 jaroj post la fondiĝo de la centro, proksimume mil infanoj ricevis kuracadon kaj helpadon. Kaj Du Jiamei nun estas la patrino ne nur de "Xuanxuan", sed ankaŭ de "la steloj".

Nun pli kaj pli da infanoj aŭtismaj volas esti kuracataj tie, tio jam superis la kapablon de Du Jiamei, ŝi opinias, ke necesas forto de la tuta socio por progresigi la aferon. Laŭ konigo, ĉiumonate la ĉina regsitaro donas subvencion al familioj, kiuj havas aŭtismulojn. Sed pro manko de scioj pri aŭtismo, tiaj malsanuloj ne estas tute akceptitaj de la socio. Pro tio Du Jiamei diris, ke kiel respondeculino de la centro ŝi revas pri tio, ke la socio komprenu kaj akceptu aŭtismulojn, kaj establu pli kompletan garantian sistemon por ili.

"Necesas pli da atento kaj subteno de la tuta socio. Se ekzistus multaj sistemoj por aŭtismuloj, ili laŭkapable havos pli respektatan vivon."

Post la ekfunkciigo, la centro gajnis neniun profiton. Du Jiamei malkaŝe diris, ke la nuna plej granda malfacilo estas manko de mono. Eĉ la ekfunkciiga mono venis el la vendo de ŝia propra domo.

"En la unuaj 4 jaroj mi vendis mian domon por pagi salajrojn de instruistoj. Mi volas bone fari la aferon, ĉar tiom da personoj fidas min kaj atendas mian subtenon."

Kvankam la malfacilo estas granda, tamen Du Jiamei diris, ke kompare kun la ĝojo el la afero, la premo estas malpli peza. Kaj ŝi persistos kaj tutvive sin dediĉos.

"Fakte la ĝojo el kontakto kaj helpo al la infanoj multe superis la premon. Kun espero ni havas gajan vivon. La vivo estas procezo kaj la rezulto ne gravas. Ni devas esti optimismaj kaj agi aktive. Tiel ni povos marŝi pli fore."

Kun amo kaj revo la gvidantino Du Jiamei kaj ŝiaj kolegoj protektas "la stelojn" kaj liberigas ilin el soleco kaj donas esperon al ili.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto