Vizitu Forumon

Interparolis ĉina kaj brita ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2015-06-11 14:30:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde kaj merkrede en Londono vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dufoje interparolis kun sia brita paralelulo Philip Hammond.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping oktobre faros ŝtatan viziton al Britio, kaj tio estos la plej grava programo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj fariĝos mejloŝtono de disvolvado de la rilatoj. Li akcentis, ke la brita flanko esperas malfermi "oran epokon" de la duflankaj rilatoj, kaj li kredas, ke la vizito de prezidanto Xi fariĝos preludo al la "ora epoko".

Wang diris, ke li vizitas Brition por fari strategian komunikadon kaj politikan dezajnon kun la brita flanko kaj komenci ĉiuflankan preparon por la vizito de prezidanto Xi.

Hammond diris, ke tiu ĉi jaro estas tre grava por la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio, kaj la brita flanko arde atendas la ŝtatan viziton de prezidanto Xi kaj jam starigis interdepartementan mekanismon por la preparo. Li akcentis, ke Britio volas striktigi kunlaboron kun Ĉinio kaj komenci ĉiuflankan preparon por fari la viziton sukcesa kaj influa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto