Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 19)

(GMT+08:00) 2015-06-19 16:23:59     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj kaj usonaj ŝtatfunkciuloj renkontiĝos en Vaŝingtono por jara dialogo kaj interkonsiliĝo; Saud-Arabio kaj Sud-Koreio kunlaboras en batalo kontraŭ la malsano MERS. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang vendrede anoncis, ke laŭ interkonsento de Ĉinio kaj Usono, la Sepa Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo okazos la 23an kaj 24an de junio en Vaŝingtono. Ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi, specialaj reprezentantoj de prezidanto Xi Jinping, kunprezidos la dialogon kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj financa sekretario Jacob Lew, specialaj reprezentantoj de prezidento Barack Obama.

La du flankoj profunde interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri aliaj gravaj demandoj. Ĉinio volas iri vid-al-vide kun Usono por serioze efektivigi interkonsentojn de la du ŝtatestroj, akceli reciprokprofitan kunlaboron, konvene trakti diverĝojn kaj progresigi konstruadon de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la 6a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo okazos la 23an kaj 24an de junio en Vaŝingtono. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong, speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping prezidos la interkonsiliĝon kune kun usona ŝtatsekretario John Kerry.

La interkonsiliĝo havas la temon "interŝanĝo, kunlaboro kaj kungajno". La du flankoj profunde pridiskutos kaj antaŭenpuŝos kunlaboron kaj interŝanĝojn en la kampoj de eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, sporto, virinoj kaj junuloj.

Lastatempe saud-arabia medicinista teamo atingis Sud-Koreion. Ili laboros kun sudkoreaj kolegoj por kune batali kontraŭ la malsano MERS.

Junie de 2012 la unua MERS-infektito estis konfirmita en Saud-Arabio kaj ĝis la mezo de tiu ĉi monato estis konfirmitaj 1 034 kazoj kaj mortis 454 infektitoj. Saud-Arabio havas riĉajn spertojn en respondo al la malsano MERS.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde adoptis rezolucion, forte kondamnante rekruton kaj uzon de infanoj fare de partioj al armita konflikto, kaj postulante, ke ĉiuj rilataj partioj tuj haltigu tiajn agojn kaj alprenu specialajn rimedojn por protekti infanojn.

La Sekureca Konsilio tiutage okazigis publikan debaton pri infanoj kaj armita konflikto kaj unuanime adoptis rezolucion. La rezolucio urĝas ĉiujn partiojn de armita konflikto tuj senkondiĉe liberigi forkaptitajn infanojn, kaj instigas la membroŝtatojn kaj ĉiujn entojn de UN, regionajn kaj subregionajn organizojn fari ĉi-rilatajn penojn por ke la infanoj estu sekure liberigitaj, rekuniĝu kun siaj familianoj kaj revenu al la normala vivo.

La rezolucio diras, ke la Sekureca Konsilio estas profunde maltrankvila pri utiligo de lernejoj por milita celo, ĉar tiaj agoj faros la lernejojn objektivoj de atakoj kaj endanĝerigos la sekurecon de la infanoj. La Sekureca Konsilio instigas la membroŝtatojn alpreni konkretajn rimedojn por protekti la lernejojn kontraŭ armitaj fortoj kaj grupoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde faris deklaron per sia proparolanto, forte kondamnante la pafmortigon, kiu okazis merkrede en nigrula preĝejo de la urbo Charleston en la usona ŝtato Suda Karolino kaj rezultigis morton de naŭ homoj.

La deklaro diris, ke Ban forte kondamnas la pafmortigon kaŭzitan pro rasa motivo. Li kondolencas la familianojn de la viktimoj kaj alvokas punon kontraŭ la murdinto.

La pafmortigo okazis merkrede vespere en metodisma preĝejo de afrikdevenuloj kun longa historio. Unu ĉirkaŭ-20-jara blankula viro pafis al la preĝejo, kaj naŭ homoj estis mortigitaj.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde faris deklaron, urĝante maliajn ribelulojn subskribi Interkonsenton de Paco kaj Reakordiĝo.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio reasertas subtenon al Interkonsento de Paco kaj Reakordiĝo, kaj atendas, ke la Kunordigo de Azawad-Movado, ĉefa armita ribebula grupo en norda Malio, subskribu la interkonsenton en la 20a de junio.

La deklaro diris, ke daŭripova paco kaj disvolvado estas la deziro de la malia popolo. La Sekureca Konsilio urĝas ribelulajn grupojn ne fari agojn, kiuj eble detruos la pacan procezon. Ĝi alvokas ilin montri respondecon kaj kuraĝon por realigi pacon, la plej altan intereson de Malio.

Ĵaŭde en Bejruto Libana ministro pri sociaj aferoj Rashid Derbas urĝis starigon de sekura zono por loĝigi revenintajn rifuĝintojn en Sirio.

Derbas diris al mediatoj, ke ĉiuj politikaj grupoj de Libano devas kune respondi al defioj kaŭzitaj de la krizo de siriaj rifuĝintoj kaj ellabori ampleksan planon kun partopreno de ĉiuj grupoj. Li alvokis starigon de sekurea zono en Sirio por loĝigi revenigitajn rifuĝintojn sub la internacia protekto.

Laŭ statistikoj de la Oficejo de Alta Komisaro de UN por Rifuĝintoj, de post la eksplodo de la siria krizo en marto de 2011, jam miliono kaj 200 miloj da sirianoj rifuĝis al Libano, kaj Libano fariĝis lando kun plej alta proporcio de rifuĝintoj.

Jeroen Dijsselbloem, prezidanto de la eŭra grupo, ĵaŭde diris en Luksemburgo, ke tiutage en kunveno de financaj ministroj el la landoj de eŭrozono Grekio ne povis akordiĝi kun internaciaj ŝuldatoj, kaj pro tio denove haltis intertraktado pri la ŝuldo. Eŭrozono okazigos urĝan pintkunvenon en la venonta lundo por diskuti pri kontraŭrimedoj.

Fine de junio maturiĝos la ŝuldo de 1 600 milionoj da eŭroj al la Internacia Mona Fonduso, kaj Grekio urĝe bezonas prunti 7,2 miliardojn da eŭroj el internaciaj ŝuldatoj, sed estas granda diverĝo inter la du flankoj pri greka projekto de reformado, tial estis senrezultaj kelkaj intertraktadoj, kaj la kunveno estis rigardata kiel la "lasta okazo" por akordiĝo.

Sekve en gazetara konferenco greka financa ministro Yanis Varoufakis diris, ke la nova projekto, prezentita al la kunveno, montras la sincerecon. Li konfesis, ke Grekio bezonas fari reguligon. Li reasertis la esperon atingi interkonsenton kun ŝuldatoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto