Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 22)

(GMT+08:00) 2015-06-22 15:22:28     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de junio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke dialogo inter Usono kaj Ĉinio espereble paligos diverĝojn; Carter diris, ke NATO traktas streĉitajn rilatojn kun Rusio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lastatempe intervjuate Douglas Paal, fakulo pri ĉinaj demandoj kaj vicestro de  Fonduso Carnegie por Internacia Paco, diris, ke la baldaŭaj Sepa Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj Sesa Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo espereble paligos diverĝojn inter la du landoj.

En la venonta septembro ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Usono. Douglas Paal opiniis, ke la dialogo kaj la interkonsiliĝo esploros kiel fruktigi la rendevuon inter la ŝtatestroj de la du landoj.

Douglas Paal diris, ke la Suda Ĉina Maro, sekureco de interreto, duflanka investa konvencio kaj intertraktado pri agprincipo de dulandaj armeoj en aera renkontiĝo estos ĉefaj temoj de la dialogo kaj interkonsiliĝo.

Marde kaj merkrede en Vaŝingtono okazos la Sepa Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Sesa Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo.

Ashton Carter, usona defenda sekretario, dimanĉe en Berlino diris, ke Usono kaj NATO faras militan preparon, responde al eblaj longtempaj streĉitaj rilatoj kun Rusio.

Carter diris, ke ekzistas spaco de diplomatia kunlaboro inter Usono kaj Rusio pri la irana nuklea demando, kaj Usono esperas, ke Rusio revenos al la trako "direkti antaŭen", sed li ne certas, ĉu rusa prezidento Vladimir Putin tiel ŝanĝiĝos.

Carter diris ankaŭ, ke antaŭvideble daŭros kaj eble longtempe estos la streĉitaj rilatoj inter okcidentaj landoj kaj Rusio pro la ukraina krizo, tial Usono kaj NATO faros koncernan militan aranĝon.

Lastsemajne 50 membroj de Islama Konsultiĝa Asembleo de Irano subskribis projekton, kiu celas protekti iranajn nukleajn fruktojn. Dimanĉe prezidanto de la asembleo Ali Larijani voĉlegis la projekton kaj prezentis ĝin al membroj de la asembleo por voĉdono.

La projekto enhavas, ke oni skribos nuligon de puno en la ĉiuflankan interkonsenton pri irana nuklea demando, kiu estos subskribita la 30an de junio; kiam Irano ekplenumos sian promeson tiam oni tuj nuligos punon; kadre de la interkonsento Internacia Atom-Energia Agentejo estos permesata kontroli nukleajn instalaĵojn, sed malpermesata viziti ĉiujn instalaĵojn militajn, sekurigajn kaj ne-nukleajn, legi sentivajn dokumentojn kaj viziti sciencistojn, kaj ĉi-flanka decido de Plej Supera Nacia Sekuriga Konsilio devas esti respektata.

La projekto estis aprobita per 199 aprobaj, 3 kontraŭaj kaj 5 sindetenaj voĉoj.

La irana registaro diris, ke la aprobo celas subteni delegacion de Irano pri intertraktado de la nuklea problemo.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius dimanĉe en Palestino diris, ke Francio esperas frue rekomenci pacintertraktadon inter Palestino kaj Israelo, kaj proponis, ke la internacia komunumo intervenu por sukcesigi la intertraktadon.

Tiutage en gazetara konferenco kune kun Riad Malki, palestina ministro pri eksterlandaj aferoj, Laurent Fabius diris, ke lia vizito al Mezoriento celas rekomenci pacintertraktadon kaj aŭdi opiniojn de diversaj flankoj ĉiflanke.

Laurent Fabius diris, ke Francio proponas, ke en la fina periodo de la pacintertraktado intervenu internacia teamo ĝis kiam diversaj flankoj transpaŝos la lastan obstaklon por atingi interkonsenton.

Li diris ankaŭ, ke pri franca iniciato rilata al rekomenco de pacintertraktado li jam interkonsiliĝis kun egipta prezidento Abdelfattah al Sisi, jordania reĝo Abdullah II Bin Hussein kaj reprezentanto de Ligo de Arabaj Landoj, baldaŭ ankaŭ ministroj de landoj de EU pri eksterlandaj aferoj diskutos pri la propono.

En la gazetara konferenco Riad Malki, palestina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas bonvenigas la proponon kaj opinias, ke ĝi utilos al gajno de frukto en pacintertraktado kaj helpos Palestinon realigi la celon de ŝtato-fondo.

Dimanĉe vespere Laurent Fabius kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu okazigis komunan gazetaran konferencon. Benjamin Netanyahu substrekis, ke rezolucio de UN kaj aliaj eksteraj faktoroj ne povas realigi pacon inter Israelo kaj Palestino, kaj la pacon atingos nur rekta intertraktado inter Israelo kaj Palestino sen iu ajn kondiĉo. Li opiniis, ke reciproka agnosko kaj garantio de sekureco estas la bazo de paco. Li esperis, ke nemilita Palestina Ŝtato agnoskos, ke Israelo estas juda ŝtato, sed Palestino neniam agnoskis tion. Benjamin Netanyahu emfazis, ke la israela sekureco devas esti garantiata.

Dimanĉe en semajna regula kunveno de kabineto Benjamin Netanyahu kritikis, ke la franca iniciato pri paco inter Israelo kaj Palestino estas kvazaŭ "ordono", kiu ignoras la postulon de Israelo pri sekureco. Li diris, ke Israelo forte oponas kontraŭ ordono, altrudita de la internacia komunumo.

Israelaj amaskomunikiloj raportis, ke la franca iniciato urĝas, ke Israelo kaj Palestino rekomencu pacintertraktadon en 18 monatoj, alie UN agnoskos la statuson pri sendependeco de Palestina Ŝtato.

Japana Novaĵ-Agentejo Kyodo dimanĉe publikigis la plej freŝan rezulton de publika opinisondo, ke pli ol duono da japanoj opinias, ke leĝprojektoj pri sekuriga ago, prezentitaj de la registaro de Shinzo Abe, malobservas la konstitucion, la proporcio grandamezure altiĝis.

Cetere, 47,4% da homoj subtenis la kabineton de Shinzo Abe, malpliiĝinte je 2,5 procentoj ol la lasta opinisondo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto