La 27an de junio en Pekino la ĉina eksterafera ministro Wang Yi diris, ke la problemo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kuŝas en tio, se esence diri, ĉu Japanio povus elkore akcepti kaj bonvenigi la denovajn evoluon kaj leviĝon de Ĉinio, la plej granda najbaro de ĝi, aŭ ne.
Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj, nature Ĉinio esperas ke la du landoj kunekzistu en paco kaj solidareco; tio estas la jam difinita politiko de Ĉinio, neŝanĝebla, sed la problemo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, se esence diri, ĉu Japanio povus elkore akcepti kaj bonvenigi la denovajn evoluon kaj leviĝon de Ĉinio, la plej granda najbaro de ĝi, aŭ ne. Li aldonis, ke laŭ senco de realo, la disvolvado de Ĉinio jam alportis al Japanio gravajn interesojn, sed laŭ senco de psikologio, verŝajne Japanio ankoraŭ ne estas preta por tio; la nunaj problemoj inter Ĉinio kaj Japanio, se retrospektive, devenis de tio.