Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 29)

(GMT+08:00) 2015-06-29 16:53:06     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de junio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke reprezentantoj de 57 fondinto-membroj de AIIB subskribas interkonsenton; Li Keqiang atingis Bruselon por kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Financaj ministroj aŭ rajtigitaj reprezentantoj de 57 fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko lunde ĉeestis ceremonion por subskribo de interkonsento de la banko. Reprezentantoj de 50 landoj, kiuj finis enlandajn aprobajn procedurojn, oficiale subskribis la interkonsenton, kaj la ceteraj ĉeestis la ceremonion.

Ĉina financa ministro Lou Jiwei, reprezentanto de Ĉinio, subskribis la interkonsenton kaj faris parolon. Li diris, ke subskribo de la interkonsento markas, ke la preparo por la banko estas en la nova periodo de validiĝo de la interkonsento kaj kompleta administro. Li akcentis, ke post la subskribo, reprezentantoj de la venontaj fondintoj portos la interkonsenton al siaj propraj landoj por leĝaj proceduroj.

La banko prognozite estos oficiale fondita en la fino de la kuranta jaro. Nun ĉiuj koncernaj partioj jam akordiĝis pri kernaj faktoroj, kiaj celo, kvalifikeco de membroj, akcia kapitalo kaj voĉdon-rajto, administro, strukturo kaj decidfara mekanismo kaj atingis altkvalitan interkonsenton.

La AIIB estas dezajnita por financi infrastrukturan konstruadon en Azio, inkluzive de energio, elektropovo, trafiko, kamparo kaj kamparaj bazaj instalaĵoj, urboj kaj transporto kaj tiel akceli kontinuigeblan disvolvon de la azia ekonomio.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun delegaciestroj de 57 fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kiuj venis al Pekino por subskribi interkonsenton de la banko.

En la nomo de la ĉina registaro Xi gratulas ilin pro la subskribo de la interkonsento, dirante, ke tio markas, ke la preparo por la Azia Infrastruktura Invest-Banko faris historian paŝon, manifestas majestan promeson de koncernaj partioj por fondo de la banko kaj enkorpigas ilian pragmatan agadon de unuiĝo, kunlaboro kaj komuna strebo al disvolvo.

Estro de la Monda Banko Jim Yong Kim dimanĉe faris deklaron, gratulante la fondinto-membrojn de la Azia Infrastruktura Invest-Banko pro subskribo de interkonsento de la banko, kaj esprimante la deziron antaŭenpuŝi sukcesan funkciadon de la banko kun Ĉinio kaj aliaj membroj.

Kim diris, ke emerĝantaj merkat-landoj kaj malalt-enspezaj landoj ĉiujare alfrontas 1 000 ĝis 1 500 miliardojn da financa breĉo en infrastruktura investo, kaj unuopa disvolva institucio ne povas kontentigi tiel grandan infrastrukturan postuladon.

Dimanĉe posttagmeze laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang per speciala aviadilo atingis Bruselon, ĉefurbon de Belgio, por ĉeesti la 17an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj EU. Lia edzino Cheng Hong akompanas lin.

En Bruselo Li prezidos la 17an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj EU kune kun gvidanto de EU, prelegos en malferma ceremonio de la 10a Negoca Pintkonferenco de Ĉinio kaj EU, faros parolon en forumo pri urbaniza partnereco inter Ĉinio kaj EU kaj intervidiĝos kun prezidanto de Eŭropa Parlamento Schultz. Krome, Li intervidiĝos kun sia belga paralelulo, kaj ili kune renkontiĝos kun raportistoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri senbazaj akuzoj de Filipinio per dokumenta filmo kaj esprimas seriozan maltrankvilon pri sensaciigo de la demando de la Suda Ĉina Maro kaj la agitado al antagonismo inter la du popoloj,

Lastatempe la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la informa oficejo de prezidentejo kaj gazetara buroo kune produktis la televidan filmon "Libereco". La filmo diris, ke Ĉinio formordetis la teritorion de Filipinio kaj forrabis filipinajn resursojn. Proparolantoj de la filipinaj Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj kaj Defendo kaj la Armitaj Fortoj diris, ke la filmo celas konsciigi la filipinan popolon pri graveco de teritorio en la Suda Ĉina Maro kaj unuigi la tutlandajn fortojn por subteni la registaron solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro en pacaj diplomatiaj rimedoj. Estas malsamaj opinioj Inter filipinoj. Iuj opiniis, ke interne la filipina registaro instigas la amasojn al kontraŭstaro inter malsamaj etnogrupoj, kaj ekstere ĝi ekscitas malamon kontraŭ Ĉinio.

Hua diris, ke Ĉinio rimarkis raporton pri la tiel nomata dokumenta filmo. Filipinio celas akiri simpation per misgvidaj kaj trompaj rimedoj kaj afektas suferanton. Sed faktoj ne toleras falsadon. Ŝi akcentis, ke estas Filipinio, kiu alprenis ekspansiigan politikon, atencis suverenecon, rajtojn kaj interesojn de Ĉinio kaj provokis la konflikton pri la Suda Ĉina Maro.

Prezidanto de Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke ŝi jam informis plenuman direkcion de la fonduso pri senrezulta intertraktado pri helpo al Grekio kaj esprimis bedaŭron pri tio. Tamen ŝi promesis, ke la Internacia Mona Fonduso plu kontaktos la grekan registaron.

Lagarde diris, ke estontaj kelkaj tagoj estos tre gravaj. Ŝi bonvenigas deklaron de la Eŭra Grupo kaj la Centra Banko de Eŭropo pri garantio de kompleteco kaj stabileco de la eŭrozono per la nunaj monrimedoj, opiniante, ke la deklaro akcentas, ke la eŭrozono estas preta por akurate kaj efike fari trakton. La Internacia Mona Fonduso plu atentos Grekion kaj pretas por doni necesan helpon.

Dimanĉe frumatene la greka parlamento adoptis rezolucion pri okazigo de plebiscito en la 5a de julio rilate al projekta skizo de la ŝulda krizo, kiu estis elmetita de ŝuldatoj. Vespere de tiu tago greka ĉefministro Alexis Tsipras faris televidan paroladon, dirante, ke grekaj bankoj ĉesigos funkciadon laŭ propono de la centra banko kaj komencos kapitalan regadon. Li refoje alvokis al internaciaj ŝuldatoj pluvalidigi je kelkaj tagoj la helpan interkonsenton, kiu eksvalidiĝos en la fino de la kuranta monato, por eviti malkvietecon de la greka situacio. Grekio probable devigite sin retiros el la eŭrozono, se ĝi ne pagos la ŝuldon de preskaŭ 1,6 miliardoj da eŭroj al la Internacia Mona Fonduso antaŭ la limdato.

Dimanĉe vespere en Bonno inaŭguriĝis la 39a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko. La sesio ekzamenos novajn programojn de mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj kaj faros kontrolon kaj gvidon al protekto de la enlistigitaj mondaj heredaĵoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto