Vizitu Forumon

La renkontiĝo de gvidantoj el Ĉinio kaj EU akiris gravajn fruktojn

(GMT+08:00) 2015-06-30 19:15:23     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de lundo okazis en Bruselo la 17a renkontiĝo de gvidantoj el Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU). La kunvenon kune prezidis la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la prezidanto de Eŭropa Konsilio Tusk, kaj la prezidanto de Komisiono de EU Juncker. Mardon en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke tiu ĉi kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj EU akiris gravajn praktikajn fruktojn; Ĉinio kaj EU publikigis komunajn deklaraciojn pri la renkontiĝo kaj pri klimata ŝanĝiĝo, subskribis plurajn kunlaborajn dokumentojn pri scienctekniko, intelekta proprieto, priregiona politiko, dogano kaj aliaj, kaj venis en akordon pri vasta temaro.

Hua Chunying diris, ke la du partioj unuanime konsentis insisti pri la celo kaj principo de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, antaŭenigi la internacian ordon al pli justa kaj pli racia direkto. Kaj cetere, la du partioj profunde interŝanĝis opiniojn pri kelkaj problemoj regionaj kaj internaciaj, kiel la nukleo de Irano, Mezoriento kaj Afganio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto