Vizitu Forumon

Li Keqiang ĉeestis la 17an renkontiĝon de gvidantoj el Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-06-30 20:44:34     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 29a de junio la ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis, en la ĉefstabejo de la Eŭropa Konsilio en Bruselo, kun Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, kaj Juncker, prezidanto de la Komisiono de EU, por kune prezidi la 17an kunvenon de gvidantoj el Ĉinio kaj EU.

Li Keqiang diris, ke dum la 40 jaroj ekde la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU la dupartiaj rilatoj evoluas ĉiam antaŭen, la kunlaborado lige al la duflanka, regiona kaj internacia niveloj tagon post tago profundiĝas, kaj la interfido senĉese intensiĝas; la koncepto de Ĉinio pri evoluigo komunikeblas kun tiu de EU, la humanisma kulturo cirkulas inter ili; kaj la du partioj marŝas manĉemane, spite ĉian baron, klopodante krei novan situacion por iliaj rilatoj.

Tusk kaj Juncker aprezis la proponojn de Li Keqiang pluapuŝe evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU, kaj diris, ke Ĉinio estas kaj ekonomia partnero alte alpendigita de EU kaj politika kompano, kun kiu EU kune respondas tutmondajn defiojn.

Post la renkontiĝo la du partioj publikigis la Komunan Deklaracion pri la 17a Renkontiĝo de Gvidantoj el Ĉinio kaj EU, la Komunan Deklaracion de Ĉinio kaj EU pri Klimata Ŝanĝiĝo, kaj la Kunlaboran Raporton de Ĉinio kaj EU pri Porregiona Politiko 2006-2015.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto