|
|
||
La 30an de junio laŭ la loka tempo unu indonezia aerarmea aviadilo C-130 "Hercules" kraŝis en loĝblokon en la urbo Medan sur la insulo Sumatro, kaj 113 homoj en la aviadilo ĉiuj pereis.
La indonezia aerarmea stabestro asertis, ke en la aviadilo troviĝis 12 skipanoj kaj 101 pasaĝeroj; ili ĉiuj perdis sian vivon.
Proparolanto de la indonezia aerarmeo diris, ke la savado nun estas farata, kaj la kaŭzon de la akcidento oni enketos.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |