Vizitu Forumon

UN urĝas redukti perdojn de civiluloj en konflikto

(GMT+08:00) 2015-06-30 15:10:06     Redaktoro:Yu Rongkang

La 29a Sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj lunde okazigis dialogon kaj ĝeneralan debaton rilate al la raporto pri konflikto en Gazao, prezentita de la Sendependa Komisiono de Enketo.

Mary McGowan Davis, prezidanto de la komisiono, alvokis en la kunveno, ke la internacia komunumo alprenu pli efikajn rimedojn por redukti morton kaj vundiĝon de civiluloj en konflikto.

Mary Davis diris, ke de post la establo en la lasta septembro la Sendependa Komisiono de Enketo vizitis 280 suferintojn kaj atestantojn en Ĝenevo kaj Amano kaj akiris pli ol 500 pecojn da skribaj materialoj el diversaj kanaloj. La enketo montris, ke de la 13a de junio ĝis la 26a de aŭgusto de la lasta jaro Israelo lanĉis teran agadon kaj pli ol 6 000 aerajn atakojn, kaj tio rezultigis morton de 2 251 palestinanoj, inkluzive de 551 infanoj, dum la palestinaj armitaj grupoj pafis 4 881 raketojn kaj 1 753 obusojn al la israela teritorio, kaj pro tio mortis 67 israelaj soldatoj kaj 6 civiluloj.

Mary Davis alvokis la internacian komunumon alpreni pli efikajn rimedojn por redukti morton kaj vundiĝon de civiluloj en konflikto kaj preciope mmalhelpi partiojn de konflikto uzi eksplodajn armilojn en civilaj regionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto