Vizitu Forumon

Ĉinaj kaj francaj saĝuloj estu "pensuloj" de novigo kaj kunagado

(GMT+08:00) 2015-07-01 18:36:39     Redaktoro:Xiong Linping

Vespere de la 30a de junio laŭ la loka tempo, faranta oficialan viziton en Francio, la ĉina ĉefministro Li Keqiang, en la akompano de la franca ĉefministro Manuel Valls, vizitis la muzeon Rodin.

Akompanate de direktoro de la muzeo, la du kolegoj promenas laŭ pado el gruzo antaŭ la ĉefkonstruaĵo, tiam alpremiĝas en ilian rigardon la "pensulo", majstroverko de Rodin, la franca granda skulptisto famkonata de la mondo. En la eksponejo ili ambaŭ de tempo al tempo haltas por rigardi antaŭ artaĵo.

Li Keqiang diris, ke arto nepre superas la realan vivon, tradician penson; Rodin heredis tradicion, sed li havis kuraĝon kaj imagon transiri la tradicion; la homaro bezonas imagon por novigado kaj transirado. Li esperis, ke ĉinaj kaj francaj personoj saĝaj, kuraĝaj el ĉiuj rondoj estu "pensuloj" de novigado kaj kunagado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto