Vizitu Forumon

Historio pri germana kuracisto Rolf Becker

(GMT+08:00) 2015-09-16 17:07:16     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭ 76 jaroj estis la plej malfacila tempo de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito, tiam alvenis al Ĉinio pli ol 30 fremdlandaj kuracistoj, kiuj oferis junecon eĉ vivon en la sekvaj pli ol 6 jaroj, kaj ili kontribuis al la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilio kaj de la Monda Kontraŭfaŝista Rezistmilito.

Nun jam pasis 76 jaroj kaj ili forpasis. Por rememorigi ilin, raportistoj de Ĉina Radio Internacia vizitis iliajn posteulojn, erudiciulojn kaj fakulojn, ankaŭ trovis multajn restantajn dokumentojn por malkovri kaj konigi la pasintan tempon kun entuziasmo kaj idealo.

Plej multaj kuracistoj venis de Ĉeĥio, Hungario, Aŭstrio, Rumanio, Pollando, Germanio kaj Bulgario. Estas germana kuracisto Rolf Becker, kiu la unua alvenis kaj la lasta foriris. Nun li jam forpasis kaj ni nur povis koni iometon pri li el liaj konatoj, ekzemple la geedzoj Zou Ningyuan kaj Ni Huiru, kiuj amikiĝis kun li kaj studis lian historion.

"Ni kalkulis, ke ni kune vizitis Rolf 5-foje. Li multege helpis ĉinojn, sed ne profitis de ili."

La 12an de decembro Rolf Becker naskiĝis en la germana urbo Eberswalde. En infaneco li vidis diskriminacion kaj maljustan trakton al judaj infanoj en Germanio, kion li malŝategis. Poste Rolf lernis medicinon en Hamburgo kaj aliaj lokoj. Komence de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito la 20an de majo en 1939, Rolf atingis lokon Tuyunguan de Guiyang-urbo, kie situis la teamo de ĉina ruĝa kruco.

La kolego de Rolf, aŭstria kuracisto Walter Ferudmann, skribis en sia memornoto tiel: Rolf "ne celas plenigi sakon per mono pagita de la nacio sanganta en milito, sed en la maniero de kuracisto helpi la ĉinan popolon en la plej malfacila tempo."

Pri la vivkondiĉoj tiamaj, Walter Ferudmann skribis: "La lito estas el dutavolaj lignoj, sen litaĵo ni dormis sur malmolaj lignoj. La fenestroj estis kovritaj de paperoj, lignofarita benko povis teni 2 personojn. Tio estas nia tuta komforta ekipaĵo."

Kie militis tie laboris la kurac-teamo konsistanta el fremdlandaj kuracistoj. En la 8 jaroj Rolf trairis al ĉinajn provincojn kaj municipojn Guizhou, Hunan, Hubei, Henan, Jiangxi kaj Yunnan. Ni Huiru konigis:

"Li aparte menciis, ke en Chuxiong, la urbo de la ĉina Yunnan-provinco, la kurac-teamo loĝis en templo, kaj ili movis pli ol 20 budhajn statusojn eksteren kaj en la spaco metis du seĝojn, sur la seĝoj estis ligntabulo, kaj vunditoj kuŝis en ĝi, ĝi servis kiel lito."

En Xiushui, la gubernio de jiangxi-provinco, estis pli ol 200 vunditoj en la hospitalo, kaj 95% malsanis je skabio, ankaŭ disvastiĝis disenterio kaj gripo. Ĉiutage Rolf faris 5 ĝis 6 operaciojn. Li skribis en sia rememoraĵo: "La plej kontenta kaj bela sperto de mi, kiel kuracisto, estas, ke ĉe mortanta malsanulo mi sidis en eta seĝo kaj transfuzis likvaĵon por savi lin. La likvaĵo fluis malrapide en lian vejnon, mi vidis, ke ruĝiĝis la blanka vizaĝo."

Ni Huiru konigis, ke pedikoj kaj puloj forte ĉagrenis Rolf, ĉar se ekzistis pedikoj kaj puloj, ekzantema tifo facile disvastiĝis en la armeo. Pro tio Rolf faris desinfektilon.

"En lia armeo ne estis puloj kaj pedikoj. Li pentris por mi la bildon pri la desinfektilo, inventita de li. Ĝi estas kvadrata lignsubportilo, sube estis bovlo de boligita akvo, oni pendigis vestojn en ĝi, poste fermis ĝin. Ĉar tiam mankis aparato, necesas fari anstataŭilon laŭ la stato. Li estas imagoplena. Li ĝoje diris, ke en lia armeo ne troviĝis puloj kaj pedikoj."

Sed Rolf apenaŭ perdis sian vivon ĝuste pro puloj kaj pedikoj. Ni Huiru diris:

"Li estis infektita de ekzantema tifo per puloj. Iufoje usona pastro vizitis lian armeon, post lia foriro Rolf malvarmiĝis kaj li mem diagnozis sin je malsano de ekzantema tifo, sekve estis en sveno. Bonŝance iu usona kuracisto savis lin post injekto."

Post la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Milito, multaj fremdlandaj kuracistoj revenis hejmen, sed Rolf restis kaj ekgvidis "prisanan grupon de la branĉo de ĉefa oficejo de UN por postmilita helpado en norda Ĉinio", li respondecis pri transporto de nutraĵoj kaj medicinaĵoj al liberejo.

En 1947 Rolf revenis al Germanio kaj laboras plu pri medicina studo. Lia filino diris, ke Rolf profunde amas Ĉinion, en lia hejmo ĉie estas ĉinaj ceramikaĵoj, pentraĵoj, kaligrafiaĵoj kaj libroj, ankaŭ fotografaĵoj fotitaj de li dum restado en Ĉinio, komplete kaj bone konservitaj. Ŝi diris:

"Mia patro ofte rememoras la tagojn en Ĉinio. Por li la tagoj estas plej gravaj. Li ĉiam estis entuziasma kiam li memoras la Ĉinan Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Li ĝojas, ke li kontribuis al venko en la milito."

Zou Ningyuan opiniis, ke fremdlandaj kuracistoj, inkluzive de Rolf, helpis Ĉinion kiam ĝi plej multe bezonis helpon, ili ignoris danĝeron, neniam plendis antaŭ malsukceso kaj malfacilo. Tio devas esti memorigata. Pro tio la geedzoj Zou Ningyuan kaj Ni Huiru verkis la libron titolitan "Kiam la mondo estas juna" por noti la kuracistojn. Zou Ningyuan diris:

"Ni esperas, ke legantoj povos denove pensi pri celo de la vivo."

Ni Huirui diris, ke de antikveco homoj strebas al familieco kaj frateco. Se homoj, kiel familianoj kaj fratoj, povus helpi unu al la alia, la mondo estos pli bela.

"La ideon enkorpigas la kuracistoj per la tuta vivo. La spirito estas kortuŝita."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto