Vizitu Forumon

Akvolanda urbeto Tongli

(GMT+08:00) 2015-07-14 17:58:18     Redaktoro:Selena

La urbeto Tongli situas en la provinco Jiangsu de la ĉina orienta landparto, dekkelkajn kilometrojn fore de Suzhou, la fama turisma urbo. Tongli havas la historion de pli ol mil jaroj, kaj estas bone konservata ĝis nun. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la fama lago Taihu. Dispartigate de la rivera reto, ĝiaj stratoj ĉiuj etendiĝas laŭ riveroj kaj ĉiuj konstruaĵoj staras ĉe la akvofluo. Simila al bela perlo flosanta sur la akvo, la urbeto aspektas kristale brila.

En Tongli ĉie vidiĝas la akvo, kaj oni povus diri, ke ĉiu familio loĝas ĉe la akvo kaj uzas la ŝipon kiel veturilon. En nia malgranda urbo trafluas 15 riveretoj, kiuj dividas la urbeton en 7 insuletojn, kaj tiuj insuletoj estas kunligataj en unu tuton per pli ol 40 antikvaj pontoj.

En la urbeto Tongli enĉenigis la dispartigitajn terpecojn la pontetoj konstruitaj en diversaj historiaj periodoj. Ĉi tie stratoj kaj riveretoj paralele etendiĝas, pontetoj kaj vojoj kroĉiĝas reciproke. El la urbetaj pontoj, la plej aĝa estas nomata Siben. En la ĉina lingvo la nomo signifas: Memoru originecon. La ponto jam aĝas pli ol 700 jarojn. Spite erozion fare de vento kaj pluvo, ĝi tamen ankoraŭ firme staras sur la bazo. La plej delikata ponto nomiĝas Solpaŝanta Ponto, kiu longas je malpli ol 2 metroj kaj larĝas je malpli ol unu metro. Kiam du paŝantoj vid-al-vide renkontiĝas sur tiu ponteto, ili devas respektive sin turni flanken por preterpasi.

La plej interesa estas la ponto Fuguan. Laŭ ĉina mito, se karpo kapablas kontraŭflue transsalti la akvofalon nomatan Draka Pordo, do ĝi povos fariĝi drako kaj eniri en feolandon. Laŭ legendo, en Tongli, iu karpo iam prenis la ponton Fuguan kiel la Drakan Pordon por provi sian futuron.

Sur la ponto videblas ŝtona skulptaĵo kun la titolo: 《Transformiĝo el fiŝo en drakon sur floreskaj ondoj》kaj ĝi temas ĝuste pri tiu legendo. Estis marto, kiam pompe brilas la persikaj floroj, tiu karpo deziris transsalti la Drakan Pordon por eniri en la feolandon. Tamen bedaŭrinde estis, ke ĉe la momento, kiam ĝi plenforte faris transsalton, belulino ekpaŝis sur la ponton, kaj ĝi estis distrita pro ŝia ĉarmo, rezulte la transsalto de la karpo nur duone realiĝis: La kapo fariĝis la draka, sed la korpo ankoraŭ restis fiŝa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto