Vizitu Forumon

Fremdlandaj kuracistoj en memoro de mia patro

(GMT+08:00) 2015-08-27 09:33:57     Redaktoro:Ĝoja

"Estos bone disvastigi la rakontojn, ĉar jam maljuniĝis la homoj, kiuj konas la historion. Inter ili plej multaj jam aĝas pli ol 70 jarojn. Se ili forpasos, neniu scios la historion."

La parolanto estas 65-jaraĝa Yang Yongxuan. En 1945 kiel batalkampa kuracisto ŝia patro Yang Xishou membriĝis al ĝenerala grupo de ĉina ruĝa kruco. En Tuyunguan, sudokcidenta de Ĉinio, li kuracis vunditajn soldatojn kaj lokanojn kune kun kuracistoj el Pollando, Germanio, Aŭstrio, Rumanio, Bulgario, Ĉeĥio kaj Hungario. Ili muzikigis humanan kantikon per vivo kaj kredo.

"La tero tuŝita de niaj piedoj nomiĝas Tuyunguan. Antaŭ 76 jaroj venis granda trupo, kaj sekve ĉie aperis provizoraj pajlobudoj. En la trupo estis pli ol 3 mil kuracistoj el famaj hospitaloj kaj eĉ el Eŭropo."

Yang Xishou, la patro de Yang Yongxuan, finis lernadon en medicina akademio en la ĉina provinco Jiangxi. Por fariĝi batalkampa kuracisto 29 jaraĝa Yang Xishou venis al Tuyunguan. Li estis postulita atesti sian medician nivelon antaŭ fremdaj kuracistoj, kaj la ekzamen-objekto estas analizo de paraplegio.

"Mia patro loĝis en pajlobudo sen fajro, sen tablo, kun unu lito kaj unu lignkesto. Sur la lito kiel tablo kaj sur lignkesto kiel benketo li skribis la analizon. 3 tagojn poste antaŭ diverslandaj fakuloj ĉe la lito de malsanulo li angle parolis sian analizon. Fine fremdlandaj kuracistoj taksis ĝin 'Perfekta', tial mia patro restis en Tuyunguan."

Laŭ rememoro de Yang Xishou, ankaŭ estis multaj kuracistoj de la ĉina tradicia medicino kaj ili faris kuracadon per kareso, ŝvitado, frida kompresado, akupunkturo kaj mokso. La ĉina tradicia terapio miris fremdlandajn kuracistojn.

"Iuj ĉinaj kuracistoj faris akupunkturon kaj mokson, kaj tio miris fremdlandajn kuracistojn. Mia patro scias okcidentan medicinon, sed li fidas akupunkturon kaj mokson, ĉar akupunkturo kaj mokso ekscitas nervojn. La mirinda terapio surprizis la kuracistojn fremdlandajn, ankaŭ mian patron."

Proksimiĝis la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito en 1945, laboro estis pli malpeza, kvankam ne mankis vunditoj tamen multe pliboniĝis la kondiĉoj de vivo kaj laboro. En libera tempo kuracistoj ripozis kaj sin amuzis. Yang Yongxuan diris:

"Libertempe ili kantis kune, tial mia patro lernis multajn anglajn kantojn. Ili kune kantis, kune vesperis kandele, gustumis manĝetojn ĉe la piedo de monto. Ili ankaŭ donacis unu la alian."

Krom kuracado, la internacia kuraca teamo kaj la ĝenerala grupo de ĉina ruĝa kruco trejnis kuracistojn kaj flegistojn. En Tuyunguan oni instalis dummilitan ekzercejon kaj modelan malsanulan ĉambron, kio helpas konservi amason da elstaraj fakuloj. Inter ili estas la patro de Yang Yongxuan.

"Poste mia patro servis kiel estro de ambulatorio sub la unua popola hospitalo. En 1956 li organizis la 4an popolan hospitalon en la urbo Guiyang. Kiam mia patro emeriĝis, tiama estro de la 4a popola hospitalo invitis lin administri la hospitalon, lia administro estas okcident-stila, tia estis la kuraca teamo."

En 1995 forpasis Yang Xishou. Nun Yang Yongxuan esperis, ke okaze de la 70a jaro de la venko de Ĉina Popola Kontraŭjapana Rezistmilito kaj de Monda Kontraŭfaŝista Milito, la rakontoj en Tuyunguan, inkluzive de la historio de la internacia kuraca teamo, estos plivastigataj kaj konataj de pli da personoj.

"3 ĝis 4 mil personoj iasence signifas 3 ĝis 4 mil familiojn kaj 3 ĝis 4 mil kortuŝitajn rakontojn el la tuta mondo. Tial la rakontoj en Tuyunguan havas signifon ne nur por la ĉina provinco Guizhou, sed ankaŭ por la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto