Vizitu Forumon

Eksterlandaj neregistaraj organizaĵoj estas bonvenaj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-07-26 17:50:19     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de julio la ĉinaj Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, de Publika Sekureco kaj de Internaj Aferoj kune organizis kunsidon de eksterlandaj neregistaraj organizaĵoj en Ŝanhajo. Guo Shengkun, ŝtata konsilanto kaj minitro pri publika sekureco, prezidis la kunsidon kaj faris paroladon. Li emfazis, ke la ĉina registaro alte aprezas aktivan rolon de eksterlandaj neregistaraj organizaĵoj, bonvenigas kaj subtenas ilin veni al Ĉinio por disvolvi amikan interkomunikadon kaj kunlaboradon.

Guo Shengkun diris, ke Ĉinio estas leĝorega ŝtato, kaj ke ĝi laŭleĝe kondukas kaj normaligas la agadon de eksterlandaj neregistaraj organizaĵoj, kaj garantias iliajn leĝajn interesojn en Ĉinio; Ĉinio esperas, ke ili pli bone komprenu la ŝtatan staton de Ĉinio, memkonscie observu la leĝojn de Ĉinio, kaj disvolvu agadon laŭ leĝo, normo kaj ordo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto