Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis signon por memorfesto de 70a datreveno

(GMT+08:00) 2015-07-27 14:35:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina registaro lunde publikigis signon por memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito.

La signo reliefigas la okulfrapan kaj dominantan ruĝan numeron "70" en la centro. Super la numero flugas kvin kolomboj, kaj malantaŭ ĝi la Granda Muro etendiĝas en la formo de la litero "V."

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la litero "V" simbolas venkon kaj la unuiĝon de la ĉina nacio. La kvin kolomboj montras la memoron de historio kaj la aspiron al paco kaj prezentas la unuiĝon kaj antaŭeniron de popoloj el la kvin kontinentoj al la bela estonteco post la trapaso de "sangoj kaj fajro." La kolomboj simbolas ankaŭ la ĉinan popolon flugantan al la estonteco de la granda rejuniĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

La oficejo diris ankaŭ, ke la signo ne povas esti farita por komercaj markoj nek povas esti uzata por ajna komerca celo, kaj produktoj kun la logo ne estas permesitaj sur la merkato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto