Vizitu Forumon

Ĉinio forte kondamnas atakon en Somalio

(GMT+08:00) 2015-07-27 15:22:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde Ĉinio forte kondamnis teroristan atakon en Somalio, en kiu sekurecgardisto en la ĉina ambasadorejo estis mortigita kaj tri laborantoj de la ambasadorejo vunditaj.

La suicida atako al la hotelo Jazeera-Palaco okazis je ĉirkaŭ la 4a dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo en Mogadiŝo, kiu mortigis pli ol dek homojn kaj vundis aliajn. Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas ege skuita de la atako kaj forte kondamnas ĝin. La ses-etaĝa luksa hotelo en la ĉefurbo loĝigas kelkajn ambasadorejojn kaj gastigas altnivelajn registarajn kunvenojn.

Lu funebris pri la viktimoj kaj esprimis profundan kondolencon al iliaj familianoj. Ĉinio jam postulis intertraktadon en Mogadiŝo kaj Pekino. La somalia flanko diris, ke ili certe alprenos ĉiujn necesajn rimedojn por kuraci la vunditojn kaj certigi la sekurecon de ĉinaj organizoj kaj personoj en Somalio.

Lu diris ankaŭ, ke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj donos grandan atenton al la loka situacio, fortigos la sekurigon kaj protektos la sekurecon kaj interesojn de ĉinaj organizoj kaj personoj en Somalio. La ambasadoreja personaro jam moviĝis al pli sekura loko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto