Vizitu Forumon

Organizanto: Ĉina Radio Internacia

Kunlaboraj Universitatoj: Instituto de Gazetaro kaj Komunikado sub Universitato Xiamen, Reklama Instituto de Ĉina Komunikada Universitato

Kunlaboraj Mediatoj: CRI News Radio, EZ FM, HIT FM, China.com, CRI Online

Skizo

De la 10a de junio ĝis la 30a de septembro, Ĉina Radio Internacia invitas vin al la Tutmonda Konkurso de Reklamoj por Publika Bono. Oni petas projektojn de reklamoj el niaj enlandaj kaj eksterlandaj aŭskultantoj, kiuj zorgas pri la publikaj aferoj. Estas bonvenigataj ĉiuj reklamaj projektoj pri ĉina kulturo, mediprotekto, paca mondo, ĉina revo, moralo kaj etiketo, speciala amaso, civiliza turismo, scienca disvolvo. La eminentaj projektoj estos disaŭdigataj en diverslingvaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia.

Tempo
De la 10a de junio ĝis la 30a de septembro
Ĉeftemo

Ĉina kulturo, mediprotekto, paca mondo, ĉina revo, moralo kaj etiketo, speciala amaso, civiliza turismo, scienca disvolvo.

Prijuĝa Maniero
La organiza komitato engaĝas specialistojn el universitatoj kaj priaj terenoj por prijuĝa laboro.
Postuloj

1, La temo estas pozitiva kaj animaltiga kun riĉa enhavo kaj ĝusta valorkoncepto.

2, Ne limitas la kvanto de projektoj kaj ni akceptas nur enskribitan projekton kun malpli ol 180 vortoj aŭ longeco de duona aŭ unu minuto.

3, Ni akceptas projekton en ĉina lingvo aŭ esperante.

4, La prezentata projekto ne povas esti premiita, kiu antaŭe partoprenis en similaj konkursoj. 

5, Partoprenantoj devas liveri precizajn kaj ĝustajn privatajn informojn laŭ la Oficiala Enskriba Formularo, la Organiza Komitato de la Konkurso rajtas nuligi la kvalifikon de tiuj, kiuj ne havas ĝustan aŭ kompletan informon.

Oficiala Enskriba Formularo
Oficiala Enskriba Formularo
Premioj

Estos kvar kategorioj de projektoj:

1a kategorio 5 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 5 000 juanojn (806 usonaj dolaroj);

2a kategorio 10 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 2 000 juanojn (322 usonaj dolaroj);

3a kategorio 30 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 1 000 juanojn (161 usonaj dolaroj);

4a kategorio 105 meritaj verkoj, kies aŭtoroj gajnos po atestilon kaj po 300 juanojn (48 usonaj dolaroj).

Kopirajtoj

1. Ĉiuj kontribuaĵoj devas esti originalaj, oni ne akceptos plagiatitajn kontribuaĵojn. Ĉiuj elementoj uzataj en la kontribuaĵo devas esti permesitaj de aŭtorrajtanto kaj rajtanto. La partoprenanto solvos kaj respondecos pri ĉiuj leĝaj disputoj kaŭzotaj de kopirajtoj, kaj la Organiza Komitato de la Konkurso rajtas nuligi la kvalifikon de tia partoprenanto.

2. La verka rajto de kontribuaĵoj apartenas al originalaj partoprenantoj. La organizanto rajtas senpage uzi la kontribuaĵojn kun permeso de partoprenantoj tuj post ties prezento de teksto. La organizantoj rajtas senpage reverki la premiitajn kontribuaĵojn por la publika afero (inkluzive sed nelimige al revizio, kopio, ekspozicio kaj interreta disvastigo, ktp. )

Kontribuado
Bonvole vizitu la retejon http://gb.cri.cn/42071/2015/05/18/Zt147s4966258.htm aŭ https://esperanto.cri.cn por elŝuti la Oficialan Enskriban Formularon, kaj bonvole sendu vian projekton kaj la formularon al la kesto: espradio@cri.com.cn. Ni ne akceptos kontribuaĵon en iu alia formo.
Deklaro de Organiza Komitato

1. La Organiza Komitato de la Konkurso estas en Ĉina Radio Internacia.

2. Partoprenantoj povas akiri informojn de la konkurso en la rubriko "Tutmonda Konkurso de Reklamoj por Publika Bono 2015"en paĝaro de CRI-Online kaj samtitola servo de WeChat.

3. Partoprenantoj devas uzi la veran nomon kaj komplete plenigi la Oficialan Enskriban Formularon. Partoprenantoj respondecas pri manko aŭ eraro de koncernaj necesaj informoj.

4. Estas tute senpaga la konkurso kaj neniu kontribuaĵo estas resendita.

5. Ĉiuj kontribuaĵoj estas akceptitaj al verkaro de publika bono de Ĉina Radio Internacia por la servo kaj disvastigo de ŝtata publikserva reklamo. Oni publikigos iujn elstarajn verkojn.

6. La Organiza Komitato posedas la finan eksplikan rajton de la konkurso.