Vizitu Forumon

Eksa supera oficiro kondamnita al morto kun dujara prokrasto

(GMT+08:00) 2015-08-11 13:11:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Milita tribunalo lunde kondamnis Gu Junshan, eksan vicestron de la Ĝenerala Loĝistika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, al morto je dujare prokrastita ekzekuto pro korupto.

Deklaro de la tribunalo diris, ke Gu estis konviktita pri malversacio, akcepto de ŝmirmono, prifraŭdo de publika mono, subaĉeto kaj misuzo de aŭtoritato. Li estis senigita je la politikaj rajtoj por la tuta vivo, kaj ĉiuj liaj personaj aktivoj estis konfiskitaj.

Gu estis ankaŭ senigita je sia rango de general-leŭtenanto, kaj ĉiuj implikitaj kontraŭleĝaj monoj kaj materialoj estos konfiskitaj. La deklaro diris ankaŭ, ke dum la proceso la milita prokurorejo aldonis la akuzon pri subaĉeto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto