Vizitu Forumon

Aŭtobombo mortigis 60 homojn en Diyala, Irako

(GMT+08:00) 2015-08-11 15:37:39     Redaktoro:Yu Rongkang

La sekureca departemento de Irako lunde anoncis, ke du atakoj tiutage en la orienta provinco Diyala mortigis almenaŭ 60 homojn kaj vundis 69 aliajn.

Loka sekureca funkciulo diris al raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke aŭtobombo estis eksplodigita tiutage en bazaro de la vilaĝo Huwaider proksima al la provinca ĉefurbo Baquba. La eksplodo mortigis almenaŭ 52 vilaĝanojn kaj vundis 65 aliajn. Krome, pli ol 20 butikoj en la bazaro kaj apudaj aŭtoj estis detruitaj.

La sekureca funkciulo diris, ke estis detonaciita kamiono ŝarĝita per tri tunoj da eksplodaĵo kovrita per legomoj, kiam multaj faris aĉetadon en la bazaro.

La saman tagon suicida atakanto stiris aŭton kun eksplodaĵo en kontrolejon de la urbo Kanaan je ĉirkaŭ 20 kilometroj nordoriente de la urbo Baquba. La eksplodo mortigis 5 policanojn, 2 milicanojn kaj unu civitanon kaj vundis 4 aliajn civitanojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto