Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 19)

(GMT+08:00) 2015-08-19 17:13:22     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkrede, la 19a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping urĝas precizan efektivigon de reformado; Ĉinio forte kondamnas bombatakon en Bankoko. Sekve en la programero Tra la Mondo vi aŭdos la raporton pri la 5a monda pupfestivalo kaj en la programero Plezuro en Legado ni rakontos al vi pri kunsido de Esperanto-Sumoo dum UK en Lillo, 2015 kaj pri la 74a UK en Britio, 1989. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping marde urĝis funkciulojn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj registaro intensigi klopodojn por efektivigi reformadon kaj atingi celojn.

Xi faris la parolon en la 15a kunveno de la centra gvidgrupo por ampleksa profundigo de la reformado, kiu estis fondita en la fino de 2013 por antaŭenpuŝi la reformadon.

Xi diris, ke la reformado en multaj kampoj stabile kaj firme progresas ekde la komenco de tiu ĉi jaro, kaj novaj trarompoj estis raportitaj en ŝlosilaj kampoj.

Li emfazis, ke organoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj diversnivelaj registaroj devas montri pli grandan decidemon kaj persistecon en akcelo de la reformado, kaj trovi solvojn de novaj problemoj rezultintaj el la reformado. Li alvokis starigon de precizaj celoj kaj konkretan efektivigon de reformaj rimedoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde diris, ke Ĉinio forte kondamnas la bombatakon lunde en Bankoko, profunde funebras pri la viktimoj, inkluzive de la ĉinaj, kaj sincere kondolencas familianojn de la viktimoj kaj la vunditojn.

Hua diris, ke la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ambasadorejo en Tajlando komencis krizokazan mekanismon kaj plenforte faris rilatajn laborojn tuj post la bombatako. Ĉinio plu tenos kompaktan kontakton kun Tajlando por traktado de la sekvoj kaj aktive protektos la sekurecon kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj institucioj en Tajlando.

Tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha diris, ke la tajlanda armeo jam trovis viron plej suspektatan pri la bombatako kaj plenforte serĉas lin.

La eksplodo, kiu okazis lunde nokte, mortigis almenaŭ 20 homojn kaj vundis aliajn 120. Prayut diris, ke tio estas la plej serioza atako en Tajlando.

Gong Jiansheng, ĝenerala direktoro de la Informa Oficejo de la Municipa Registaro de Tianjin, diris merkrede matene en gazetara konferenco, ke ĝis la marda mateno entute 114 viktimoj estis trovitaj, kaj 101 el ili estis identigitaj. La identigitaj estis 19 fajrestingistoj en aktiva servo, 34 membroj de la havena fajrobrigado, 7 policanoj kaj 41 civitanoj el aliaj rondoj. Ceteraj 13 viktimoj ankoraŭ ne estis identigitaj.

Malaperis 65 homoj, inkluzive de 5 fajrestingistoj en aktiva servo, 44 membroj de la havena fajrobrigado, 4 policanoj kaj 12 civitanoj el aliaj rondoj.

La Komerca Ministerio de Ĉinio trudos kontraŭdumpingajn rimedojn al optikfibraj pretaĵoj, importitaj el Japanio kaj Usono.

La enketo, lanĉita en la 19a de marto de 2014, konstatis, ke dumpingaj agoj de la du landoj damaĝis la interesojn de ĉinaj optikfibraj produktantoj, kaj ke ekzistis ligo inter la dumpingo kaj la kaŭzita damaĝo.

La ministerio sciigis al enlandaj importistoj de optika fibro el la du landoj pagi al doganoj kontraŭdumpingajn tarifojn de 8% ĝis 41.7%.

La siria novaĵ-agentejo marde raportis, ke tiutage la registara armeo de Sirio komencis operacon en kelkaj regionoj kaj mortpafis pli ol 70 ekstremismajn militantojn.

La raporto citis parolon de persono el la siria armeo, ke la registara armeo lanĉis atakon al fortikaĵoj de la ekstremisma grupo Al-Nusra-Fronto kaj la "Islama Armeo", mortpafis pli ol 70 militantojn kaj kaptis grandan kvanton da armiloj, ekipaĵoj kaj armitaj veturiloj.

Ĉina sendito al UN marde emfazis la gravan rolon de regionaj kaj subregionaj organizoj en protekto de paco kaj sekureco de la mondo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri regionaj organizoj kaj nunaj tutmondaj sekurecaj defioj, ke paco kaj disvolvado estas la temoj de nuna epoko, sed la mondo ankoraŭ ne estas paca. Regiona tumulto, terorismo, grandaj epidemioj, naturaj katastrofoj kaj aliaj netradiciaj sekurecaj demandoj sinsekve aperadas. Li diris, ke UN estas en la kerno de la internacia mekanismo de kolektiva sekureco. La Sekureca Konsilio havas la ĉefan respondecon por konservi internacian pacon kaj sekurecon.

Liu diri, ke Ĉinio subtenas al regionaj organizoj plene montri siajn spertojn kaj avantaĝojn en regionaj, kulturaj kaj historiaj specialoj por ludi ilian unikan rolon en solvado de regionaj konfliktoj per pacaj rimedoj. Li aldonis, ke Ĉinio laŭdas regionajn kaj subregionajn organizojn, kiel ekzemple la Afrika Unio, pro iliaj penoj por solvado de fokusaj demandoj per mediacio kaj pacaj rimedoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde diris, ke la nova Minska Interkonsento atingita ĉi-marte devas esti la sola elekto por solvi la ukrainan krizon, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas kune klopodi por eviti eskaladon de la situacio al grandskala konflikto en orienta Ukrainio.

Tiutage proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke lastatempe malboniĝis la situacio en orienta Ukrainio, kaj la ukrainaj aŭtoritatoj fortigis bombardon al la regiono regata de la ribeluloj en la orienta landparto kaj ankaŭ multiĝis pezaj armitoj de la registara armeo en la orienta regiono. Rusio apelaciis, ke la ukraina registaro ne akrigu la streiĉitan situacion kaj antaŭenpuŝu pacan solvadon de la nuna krizo per dialogo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon marde faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante maltrankvilon pri eskalado de perforto inter Hindio kaj Pakistano lastatempe en la landlima regiono.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario estas ege maltrankvila pri eskalado de perforto inter Hindio kaj Pakistano lastatempe en Kaŝmiro, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de homoj. Ban alvokis la du landojn maksimume sin deteni kaj alpreni ĉiajn praktikajn rimedojn por protekti civilulojn. Li urĝis ilin solvi diverĝon per dialogo kaj bonvenigis la kunvenon de konsilistoj pri nacia sekureco el la du landoj, kiu okazos en la 23a kaj 24a de tiu ĉi monato, esperante, ke ĝi havos pozitivan rezulton.

Lastatempe ofte okazis konflikto inter Hindio kaj Pakistano en la landlima regiono, kaj la du flanko akuzis unu la alian pri rompo de batalhalta interkonsento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto