Vizitu Forumon

Altranguloj de KPĈ ĵuris ĝisfunde enketi pri eksplodoj en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-20 16:59:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde matene okazis kunveno de la membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La ĉeestantoj aŭskultis raporton pri la krizokaza traktado de la tre gravaj eksplodoj de la staplejo de danĝeraj kemiaĵoj ĉe la haveno Tianjin kaj faris aranĝon pri pluaj laboroj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

La kunveno emfazis, ke la savado, sendanĝerigo kaj traktado de sekvoj estas tre malfacilaj kaj penigaj laboroj, kaj ĉiuj rilataj departementoj devas havi la sintenon de alta respondeco pri la sekureco de civitanoj kaj firme antaŭenigi ĉiujn laborojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto