Vizitu Forumon

Pli ol dek landoj decidis aliĝi al venk-taga parado de Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-08-21 19:21:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Pli ol dek fremdlandaj armeoj partoprenos en la militista parado de Ĉinio, kiu okazos la 3an de aŭgusto en Pekino por memorfesti la 70an datrevenon de la ĉina venko en milito kontraŭ japana agreso, grava parto de la Dua Mondmilito.

Qu Rui, vicestro de la Funkciiga Departemento de la Ĉefstabejo de la Popola Liberiga Armeo, diris, "Pli ol 10 landoj, inkluzive de Rusio kaj Kazaĥio, decidis sendi militajn delegaciojn kaj reprezentantojn al la parado." Li diris, ke fremdlandaj trupoj jam alvenis al la trejna bazo de la parado kaj sin trejnas kun ĉinaj kolegoj.

Qu strikte gardis la sekreton, kiuj aliaj landoj decidis partopreni en la parado, dirante nur, ke ili inkluzivas landojn el Azio, Eŭropo, Afriko, Oceanio kaj Ameriko. Li diris, "Ilia partopreno en la parado estas klara montriĝo de ilia sinteno al komuna memorfesto de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj ankaŭ simbolo de la serĉado de kaj espero por daŭripova monda paco."

Ĉinio okazigis 14 militistajn paradojn, kaj ĉiuj estis aranĝitaj por festi la Nacian Tagon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto