Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 21)

(GMT+08:00) 2015-08-21 17:39:56     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas vendrede, la 21a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: gazetara konferenco konigis preparon por la venk-taga militista parado en Pekino; Kim Jong-un ordonis nord-korean armeon esti preta por batalo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ŝtata Konsilio de Ĉinio vendrede okazigis gazetaran konferencon pri militista parado en Pekino por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Koncernaj respondeculoj konigis la preparon por la militista parado.

Laŭ konigo, 120 mil armeanoj estos revuitaj, kun pli ol 40 specoj da ekipaĵoj, kaj ĉirkaŭ 200 aviadiloj de pli ol 20 tipoj, kaj ili konsistigos 50 kvadratojn, inkluzive de 11 piediraj falangoj, 2 veteranaj falangoj, 27 ekipaĵaj falangoj, kaj 10 aviadilaj eskalonoj.

Qu Rui, plenuma vicdirektoro de la oficejo de la komuna komandejo de la militista parado, diris, ke la veteranaj falangoj konsistas el veteranoj de la kontraŭjapana rezistmilito el Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio, posteuloj de martiroj kaj reprezentantoj de armeaj subtenantoj.

Vendrede proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying postulis, ke Japanio rigardu sian agresan historion en la vizaĝon, profunde sin ekzamenu pri la historio, kaj komplete rompu kun militarismo.

Raportisto diris, ke marde Akie Abe, edzino de japana ĉefministro, skribis en sia retpaĝo ĉe Facebook, ke ŝi vizitis la templon Yasukuni.

Hua diris, ke Japanio devas rigardi la agresan historion en la vizaĝon, profunde sin ekzameni pri la historio, komplete rompu kun militarismo, faru pli multe da aferoj akcelantaj recirpokan fidon kaj interpacigon kun najbaraj landoj.

Vendrede la nordkorea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke nordkorea plej supera gvidanto Kim Jong-un ĵaŭde vespere ordonis, ke la front-liniaj kombinitaj trupoj de la Korea Popola Armeo estu en milita alarmpreteco ekde la 17a horo de la 21a ĉimonate, kaj ke ankaŭ la front-linia zono estu en kvazaŭmilita stato.

Citante la parolon de respondeculo de la sudkorea armeo, la novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke ĉirkaŭ Yeoncheon de la provinco Gyeonggi, la balistika trajektorio de la raketoj suspektataj el la Korea Popoldemokratia Respubliko estis rimarkita per la kontraŭbateria radaro je ĉirkaŭ 52 minutoj post la 15a horo. Poste la sud-korea armeo pafis dekojn da obusoj al la loko por rebato.

Ĵaŭde vespere, la plej alta komandejo de la Korea Popola Armeo publikigis urĝan komunikon, malkonfirmante la pafadon.

Lastatempe estis streĉitaj la rilatoj inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. En la 4a de aŭgusto okazis du eksplodoj ĉe la suda flanko de la dulanda nemilita regiono, kaj du sudkoreaj armeanoj grave vundiĝis. Sud-Koreio kulpigis Nord-Koreion pri minado, tamen la lasta neis tion. Por repago, Sud-Koreio rekomencis megafonan propagandon direktitan al Nord-Koreio.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde alvokis Nord-Koreion kaj Sud-Koreion sin deteni kaj eviti agojn, kiuj malbonigos la situacion en la Korea Duoninsulo.

Zakharova diris, ke streĉiĝas la situacio en la Korea Duoninsulo, kaj la kanonado de la du flankoj unu al la alia estas maltrankviliga. Ŝi diris, ke en la nuna kondiĉo, la du flankoj de la duoninsulo devas maksimume sin deteni kaj eviti agojn, kiuj malbonigos la situacion.

Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo, diris ĵaŭde, ke la Ĉina-Rusa Mara Kuniĝo – 2015 (II), naŭ-taga komuna trejnado de ĉina kaj rusa mararmeoj, celas neniun trian partion.

La trejnado okazas de la 20a ĝis la 28a de aŭgusto en la Golfo Petero la Granda, marbordo de la Clerk-Kabo kaj en kaj super la Japana Maro.

Yang diris, ke la komuna milita ekzercado celas plifortigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Rusio, kaj profundigi la pragmatan kunlaboron inter la armitaj fortoj de la du landoj.

Li ankaŭ substrekis, ke ĉina kaj rusa mararmeoj volas, per la milita ludo, plialtigi la komandan kapablon de komuna martransporta protekto kaj komunaj surteriĝaj misioj, kaj plifortigi la kapablon de komuna traktado de maraj sekurecaj minacoj.

Ĵaŭde en la franca norda havenurbo Calais franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve subskribis kun sia brita paralelulo Theresa May interkonsenton pri kunlaboro de la du landoj en la bato al kontraŭleĝa migrado tra la tunelo sub la Angla Kanalo.

Laŭ la interkonsento Francio kaj Britio starigos komunan centron de komando kaj monitorado kaj plusendos policanojn por kune bati kontraŭleĝan migradon, precipe grupojn, kiuj organizis kontraŭleĝan migradon.

En tiu ĉi semajno Cazeneuve iros al Berlino por diskuti kun la germana flanko pri rilata kunlaboro.

Proparolanto de la israela Defenda Ministerio ĵaŭde vespere konfirmis, ke la israela armeo bombardis kaj aeratakis 14 objektivojn sur la siria teritorio por respondi al la samtaga raketatako el Sirio.

La israela armeo diris en deklaro, ke la israela norda regiono ĉe la landlimo kun Sirio ĵaŭde estis trafita de kvar raketoj el Sirio, tamen feliĉe, ke neniu estis mortigita aŭ vundita. Israelo opiniis, ke la atako estis farita de la Islama Ĝihado, kiun subtenas la registaroj de Irano kaj Sirio. Ĝi postulis, ke la siria registaro portu la tutan respondecon pri la atako. La deklaro diris, ke la bombardo kaj aeratako de Israelo trafis 14 militajn objektivojn de Sirio, tamen estis nekonate, ĉu la bombardo mortigis kaj vundis homojn.

La malajzia polico ĵaŭde anoncis, ke ĝi arestis dek homojn suspektatajn pri rilatoj kun la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, inkluzive de membroj de sekurectrupoj kaj ŝtatfunkciuloj.

Deklaro de la polico diris, ke la suspektatoj estis arestitaj ĵaŭde en agado de la kontraŭterorisma departemento en kelkaj regionoj. Ili estas ok viroj kaj du virinoj en la aĝo de 24 ĝis 42 jaroj, ses el ili estis membroj de sekurectrupoj, kaj du estis ŝtatfunkciuloj.

La deklaro diris, ke tiuj suspektatoj disvastigis ekstremisman penson de la Islama Ŝtato, kolektis monon kaj varbis malajziajn civitanojn al la Islama Ŝtato. La polico opiniis, ke ili intencis akiri armilojn por lanĉi atakon en Malajzio kaj helpis malajzianojn aliĝintajn al la Islama Ŝtato reveni al la patrolando.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto