Vizitu Forumon

Testudo rampas pli rapide ol ekspreso

(GMT+08:00) 2015-08-24 16:41:10     Redaktoro:Xiong Linping

Se oni atendus en longa vico antaŭ poŝtejo, tio ne estas eksterordinara afero, sed se depeŝo ne alvenus post tro longa atendo, tio vere ofendas. Nelge unu usona viro multe suferis ĉi-rilate – raportis amaskomunikilo en la 17a de aŭgusto. Li sendis ekspresan pakaĵon al iu loko en la sama urbo pere de la usona poŝtoficejo (USPS), sed nur post ok tagoj ĝi atingiĝis. Tiu viro pro tio skribis plendan leteron, mokante, ke USPS malpli rapidas ol testudo.

En sia letero la viro skribas: "M pagis cent dek usonajn dolarojn, por ke la pakaĵo estu sendita de la urba zono de San-Francisko al la flughaveno San-Francisko – la distanco kovras nur ĉirkaŭ dudek kvar kilometrojn, sed la ekspresa pakaĵo iris ok tagojn survoje, dum, se temas pri testudo, sufiĉus nur kvar tagoj! Tiu ĉi viro, por pruvi, ke la ekspreo malpli rapidas ol testudo, listigis vicon da datumoj: unu ordinara testudo rampas 0.27 kilometron hore, do jam sufiĉas okdek sep horoj, se ĝi rampus de la poŝtejo ĝis la staplostacio de la flughaveno, dum USPS uzis ja cent sepdek naŭ horojn!

La viro plendis plie: "Mi devis vici antaŭ la poŝtejo por fari tiun ĉi operacion, sed por aĉeti testudon en testuda vendejo mi entute ne bezonus vicadon, kaj rekte ligus la pakaĵon sur la dorso de la testudo por ke ĝi ekspedu la pakaĵon – eble la tempo uzita ĉe la testudovendejo valorus nur apenaŭ duonon de tiu ĉe USPS."

En la fino de la letero li diras: "Ĉu mi povus peti repagon? Aŭ partan repagon el la kosto? Aŭ kiu donacus al mi skatolon da testudonutraĵo?"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto