Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia serba paralelulo

(GMT+08:00) 2015-08-31 18:17:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia serba paralelulo Tomislav Nikolic lunde en Pekino.

Xi bonvenigis Nikolic ĉeesti la solenadon por la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li diris, ke Ĉinio kaj Serbio faris grandajn oferojn en la Dua Mondmilito kaj faris grandajn kontribuojn al la fina malvenko de la faŝismaj trupoj en Azio kaj Eŭropo. Defendi la malfacile akiritan mondan pacon estos ankoraŭ la komuna celo kaj sankta misio de Ĉinio kaj Serbio en la estonteco.

Xi diris, ke Ĉinio rigardas Serbion kiel gravan kunlaboran partneron kaj volas klopodi kun Serbio por antaŭenpuŝi la interrilatojn. Centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj inkluzive de Serbio estas gravaj landoj laŭlonge de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento.

Nikolic diris, ke li ĝojas festi la 70an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kun la ĉina popolo. Li diris, ke Serbio rigardas Ĉinion kiel grandan kaj sinceran partneron kaj estas kontenta pri la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Serbio konsentas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la sektoroj de telekomuniko, aŭtofabrikado, transporto kaj akvokonservo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto