Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun kamboĝa reĝo

(GMT+08:00) 2015-08-31 18:43:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, kiu venis al Pekino por ĉeesti la venkotagan celebradon en la 3a de septembro.

Xi diris, "Ni alte ŝatas nian tradician amikecon kun Kamboĝo, kaj volas subteni altnivelajn kontaktojn kun la lando en diversaj formoj kaj akceli kunlaboron en ŝlosilaj kampoj." Li aldonis, ke la du landoj estas amikaj najbaroj kaj fratoj, kaj ilia amikeco eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝoj en la internacia situacio.

Li aplaŭdis la progreson de la ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco inter la du landoj, citante oftajn altnivelajn interŝanĝojn, vastigitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj striktan kunordigon en tutmondaj kaj regionaj aferoj.

Sihamoni diris, ke li ĝojas ĉeesti la ĉinan venkotagan celebradon, kaj ke, lia lando heredos kaj antaŭenigos la tradician amikecon kun Ĉinio, kiu estis forĝita de la pli malmaljuna generacio de la dulandaj gvidantoj.

Li promesis akceli pli striktajn altnivelajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto