Vizitu Forumon

Prezidanto Xi interparolis kun laosa gvidanto

(GMT+08:00) 2015-08-31 20:35:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Choummaly Sayasone, ĝenerala sekretario de la Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de Laoso, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la venkotagan celebradon en la 3a de septembro.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dankis la regantan partion kaj registaron de Laoso por iliaj fortaj subtenoj al la celebrado de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio kaj Laoso ambaŭ estis suferintoj de la Dua Mondmilito, kaj la popoloj de la du landoj batalis ŝultro ĉe ŝultro kaj starigis profundan amikecon en la milito kontraŭ invado kaj la klopodo por nacia sendependiĝo. Li aldonis, ke Ĉinio volas fari pli grandan kontribuon al paco kaj disvolvado de la mondo kun ĉiuj landoj, inkluzive de Laoso.

Xi alte taksis la rilatojn inter la du regantaj partioj kaj inter la du landoj. Li diris, ke la ĉina flanko laŭdas Laoson por ĝiaj firmaj subtenoj al Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj volas striktigi kunlaboron kun Laoso en multflankaj mekanismoj.

Choummaly alte taksis la grandan kontribuon de la ĉina popolo en la Dua Mondmilito kaj profundan amikecon starigitan de la dulandaj popoloj en komuna batalo. En la nomo de la partio, registaro kaj popolo de Laoso, li kore dankis Ĉinion pro ĝiaj valoraj subtenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto