Vizitu Forumon

Xi Jinping renkontiĝis kun eksa prezidanto de Kuomintango

(GMT+08:00) 2015-09-01 15:47:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde alvokis la ĉefteron kaj Tajvanon memori historion, unuiĝi por defendi pacon, plibonigi transmarkolajn rilatojn kaj akceli nacian rejuniĝon.

Xi faris la rimarkon dum renkontiĝo kun Lien Chan, iama prezidanto de la tajvana reganta partio Kuomintango, kaj aliaj oficialuloj de la insulo.

La tajvana delegacio estas en Pekino por ĉeesti solenadon por la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito kaj de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Xi diris, ke la venko en la rezistmilito kontraŭ japana agreso estas la unua kompleta venko de Ĉinio kontraŭ fremdlanda invado en moderna epoko, kaj la atingo estis farita per la lukto de la tuta nacio, inkluzive de tajvananoj.

Li diris, ke kiam Japanio invadis nordorientan Ĉinion en la 18a de septembro 1931 kaj lanĉis grandskalan invadon en la 7a de julio 1937, la senprecedenca nacia malfeliĉo vekis senprecedencan nacian konscion, kaj en tiu kriza momento, la ĉina popolo leviĝis kaj komencis la plej malfacilan batalon kontraŭ la japanaj militarismaj invadantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto