Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia sudana paralelulo

(GMT+08:00) 2015-09-01 20:11:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sudana paralelulo Omar al-Bashir.

Xi bonvenigis al-Bashir ĉeesti la solenadon por la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li diris, ke Ĉinio alte ŝtatas tradician amikecon kun Sudano kaj volas klopodi kun Sudano por akceli disvolvadon de la strategia partnereco inter la du landoj. Li proponis, ke la du landoj profundigu kunlaboron en la kampoj de petrolo, infrastruktura konstruo, agrikulturo, renovigebla energio kaj alttekniko kaj strktigu interŝanĝojn en kulturo, eduko, sano kaj turismo.

Al-Bashir diris, ke li tre ĝojas festi la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kun la ĉina popolo. La rilatoj inter Sudano kaj Ĉinio havas firman fundamenton, kaj la duflanka pragmata kunlaboro profitigas la du popolojn. Li aldonis, ke Sudano volas grandigi la kampon de kunlaboro kun Ĉinio. Ĝi admiras la iniciaton de Ĉinio pri la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kaj volas partopreni en rilata kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto