Vizitu Forumon

Nova fonduso subtenos malgrandajn kaj mezgrandaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2015-09-02 14:59:04     Redaktoro:Yu Rongkang

La Ŝtata Konsilio marde diris, ke Ĉinio starigos fonduson de 60 miliardoj da juanoj por subteni malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn.

Deklaro publikigita post administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la fonduso celas mildigi malfacilojn en financado por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj intensigi klopodojn por eksciti vastan entreprenemon kaj novigon kaj krei novan movforton por la kresko.

Laŭ la deklaro, la centra registaro liveros 15 miliardojn da juanoj por la fonduso, dum la resto estos aldonita de privataj firmaoj, ŝtataj entreprenoj, financaj institucioj, lokaj registaroj kaj aliaj.

La Ŝtata Konsilio decidis ankaŭ malaltigi la sojlon por investado en certaj industrioj, reduktante la proporcion de minimuma kapitalo de 30% ĝis 25% por investoj en havenoj kaj flughavenoj, de 25% ĝis 20% por fervojoj, ŝoseoj kaj subteraj fervojoj, kaj de 30% ĝis 20% por projektoj de maiza profund-prilaborado.

La Ŝtata Konsilio diris, ke por industrioj kun superaĵa produktkapablo, Ĉinio subtenos relative grandan proporcion de minimuma kapitalo inter 30% kaj 40%.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto