Vizitu Forumon

Prezidanto Xi renkontiĝis kun sia sud-korea paralelulo Park Geun-hye

(GMT+08:00) 2015-09-02 18:41:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sud-korea paralelulo Park Geun-hye. La du ŝtatestroj alte taksis la rilatojn inter la du landoj.

Xi bonvenigis Park ĉeesti la solenadon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso, grava parto de la Dua Mondmilito. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj, kaj ambaŭ estas gravaj fortoj por akcelo de regiona kaj monda paco. La popoloj de la du landoj unuiĝis kaj helpis unu la alian en la milito kontraŭ japana invado kaj en la batalo por nacia liberiĝo kaj faris gravajn kontribuojn por la venko de la Dua Mondmilito.

Park diris, ke ŝia ĉeesto al la solenado de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito havas tre gravan signifon. La komuna batalo de Sud-Koreio kaj Ĉinio en la lasta jarcento reliefigas la gravecon de la nuna partnereco de strategia kunlaboro inter la du landoj. Sud-Koreio volas akceli kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj kaj klopodi kun Ĉinio por gvidi la regionojn landojn sur la vojo al sana disvolvado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto