Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto honoras veteranojn de Dua Mondmilito

(GMT+08:00) 2015-09-02 19:35:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping merkrede donis medalojn al 30 ĉinaj kaj fremdlandaj veteranoj kaj civiluloj, kiuj batalis por Ĉinio en la Dua Mondmilito, antaŭ la landa grandioza venkotaga solenado.

Xi, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke ĉiu el naciaj herooj, inkluzive de tiuj en la Dua Mondmilito, estas la "spino" de la ĉina nacio, kaj iliaj faroj kaj spirito estas la grandaj movfortoj por la lando. Li diris, "Iu ajn nacio kun espero ne povas esti sen herooj, kaj iu ajn lando kun promesplena perspektivo ne povas esti sen pioniroj."

Xi diris, ke la celo de la medalado estas doni tributon al la militaj herooj kaj montri, ke la ĉina popolo alte ŝatas pacon kaj memori la historion.

La ceremonio okazis en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĝin ĉeestis ankaŭ aliaj ĉinaj gvidantoj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

Iuj el la forpasintaj veteranoj estis reprezentitaj de siaj parencoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto