Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Venezuelo subskribis interkonsentojn de kunlaboro

(GMT+08:00) 2015-09-02 20:11:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Venezuelo subskribis kelkajn interkonsentojn de kunlaboro en la sektoroj de energio kaj mineraloj ĉe la fino de kunveno merkrede en Pekino.

La 14an Kunvenon de la Ĉina-Venezuela Altnivela Komuna Komisiono ĉeestis ĉirkaŭ 300 funkciuloj kaj entreprenistoj de la du landoj en Pekino de lundo ĝis merkredo.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli kaj vizitanta venezuela prezidento Nicolas Maduro ĉeestis la ferman ceremonion. Zhang diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo estas bonaj amikoj kaj partneroj kun reciproka fido kaj kungajna kunlaboro. Dum la vizito de prezidanto Xi Jinping al Venezuelo en la lasta julio, la du flankoj decidis plialtigi duflankajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco, malfermante novan ĉapitron en duflankaj rilatoj, kaj montrante la direkton por la estonteca disvolvado. Li aldonis, ke la du flankoj devas kune klopodi por efektivigi la strategian konsenton de la du gvidantoj.

Zhang laŭdis la altnivelan komisionon kaj esperis, ke ĝi kontribuos plu al stabila kaj sana disvolvado de duflankaj rilatoj.

Maduro, unu el multaj fremdlandaj gvidantoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la militistan paradon festantan la 70-an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito, diris, ke li esperas, ke Ĉinio kaj Venezuelo plifortigos siajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto