Ĉinio ĵaŭde montris sep tipojn de konvenciaj kaj nukleaj misiloj en la grandioza parado, memorfestanta la finon de la Dua Mondmilito.
La longeatenditaj elstaraj armiloj inkluzivas la konvenciajn misilojn Dongfeng-15B kaj Dongfeng-16, la kontraŭŝipajn balistikajn misilojn Dongfeng-21D, priskribitajn de iuj amaskomunikiloj kiel la "mortigantojn de aviadilŝipoj", la krozmisilojn Changjian-10A, la misilojn Dongfeng-26, la solid-fuelajn interkontinentajn balistikajn misilojn Dongfeng-31A kaj la interkontinentajn strategiajn misilojn Dongfeng-5B, dezajnitajn por porto de nukleaj ŝargokapoj.
La gigantaj strategiaj armiloj en kamufakoloroj sur longaj kamionoj vekis aplaŭdojn kaj kriojn de spektantoj ĉe la placo Tian'anmen.