Vizitu Forumon

Pli kaj pli larĝas la vojo irata

(GMT+08:00) 2015-09-09 09:46:25     Redaktoro:Li Lu


Je la kvara frumatene, ankoraŭ regis nigra nokto en Tibeto. Tenzin Gyatso dekdu-jara jam komencis aranĝi sian vojaĝopakaĵon por iri malproksimen al la monto Galongla. Tio estis por Tenzin Gyatso la unua fojo, ke li forestis de la gubernio Motuo, kie de sia naskiĝo li vivis, kaj sekvis la portistojn patre generaciajn alpaŝi trans la monton. Ili iris al la urbeto Zhamog por transporti cementon, kiun bezonis iu mastro por sia nova domo.

La marta monto Galongla estis kovrata de blanka neĝo. Kiam ili atingis la piedon de la monto, la sunluma reflekto post la tagiĝo igis lin ne povi la okulojn malfermiĝi. Pli maljunaj homoj urĝis, ke li rapidu, alie ĉe la monto okazus lavango, kiam la temperaturo altiĝos. Tenzin Gyatso rapide kuris antaŭen…

"En knaba aĝo mi lernis transportadon de varoj sur la dorso kaj ŝuldroj, sekvante pli maljunajn portistojn. Tiuj pliaĝaj portistoj kaj eĉ la knabaĝaj ĉiutage dorsportis varojn. Kiam ni renkontis terfalon aŭ vojon malfacile ireblan, ili instruis min kiel trairi la vojon. Sed nun miaj infanoj jam ne lernas tiun metion."

Ankoraŭ disetendiĝis rideto sur la lipanguloj de Tenzin Gyatso, kiam li, monbaa viro jam kvardekunu-jara, rememoris tiujn malfacilajn tagojn.

La monto Galongla situas en la gubernio Motuo, kiu altas averaĝe je 4 800 metroj super la mara nivelo. Antaŭ 2013 ĝi estis la unika gubernio en Ĉinio, ne havanta ŝoseon en si. Ĝuste tiu ĉi monto apartigis Tenzin'n Gyatso de la ekstera mondo.

De infaneco Tenzin Gyatso kaj lia malpli juna frato vivis kun siaj geavoj, ĝis kiam Tenzin Gyatso aĝis dek ok jarojn, li enkondukis sian patrinon en Motuo'n. Li diris, ke tiam li transportis sian patrinon per ĉevalo de transe de la monto al cise. En la antaŭaj kelkaj jaroj li ankoraŭ devis transiri la monton por ekspedi siajn infanojn hejmen, kiam ili ĝuis universitatan feriadon.

Migmar Tsering, vicestro de la fako pri trafiko kaj transportado de la gubernio, diris, ke de la 60aj jaroj la ŝtato plurfoje planis konstrui ŝoseon en la gubernio, sed fine la plano fiaskis pro la manko de monrimedoj kaj kompleksaj geologiaj kondiĉoj.

En 2008 la ŝtato asignis sufiĉe da monrimedoj al konstruado de ŝoseo, kaj la geologiajn malfacilojn oni jam solvis. Finfine elkonstruiĝis en la jaro 2013 la unua ŝoseo de la gubernio, kondukanta sin al la ekstera mondo. Ĝin oni nomas ŝoseo Zhamog-Motuo.

Kun la boniĝo de la trafika stato en la gubernio Motuo, multe progresas ĉiuj industriaj branĉoj de la gubernio. "Vojo pretas, ĉio bone fartas," diris Migmar Tsering.

De portisto al ĉevalportisto, plie al kamionisto post la elkonstruiĝo de la ŝoseo, Tenzin Gyatso mem ne klaras, kiom da fojoj li veturis sur la ŝoseo. Kiel kelkdekjara transportisto Tenzin Gyatso forte aplaŭdas la ŝoseon.

"Nun estas pontoj tie, kie antaŭe ili mankis; sin etendas aŭtovojoj tie, kie antaŭe ili ne estis; staras barmuroj kontraŭ terfalo ĉe ŝoseo. Nun por veturi al Pomi jam sufiĉas la tempo de la naŭa al la deksesa aŭ deksepa. La ŝoseo tiom larĝas, ke aŭtomobiloj povas veturi ambaŭdirekte, ne kiel antaŭe, kiam vojo estis ŝtopita, aŭtomobiloj atendis kelkajn horojn, kaj eĉ unu aŭ du tagojn."

En Motuo fluis unu frazo: Irinte la vojon de Motuo, oni eksciis la amarecon de la vivo. Tenzin Gyatso piediris longan, amaran vojon, kiu tamen etendiĝas pli kaj pli larĝe sub liaj piedoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto