Vizitu Forumon

Ĉina-rusa kunlaboro en Malproksima Oriento fariĝu nova brilo

(GMT+08:00) 2015-09-10 18:55:04     Redaktoro:Xiong Linping
Posttagmeze de la 9a de septembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la internacia konferenca centro en Dalian intervidiĝis kun Yury Trutnyev, rusa vicĉefministro kaj kumule plenrajtigita reprezentanto de prezidento en la federacia regiono Malproksima Oriento, veninta al Ĉinio por ĉeesti al la Somera Davos-Forumo 2015.

Li Keqiang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio evoluas bone kaj glate en diverskampa kunlaboro; Ĉinio ŝatus plivastigi kunlaboron kun Rusio en diversaj regionoj, precipe en la nordorienta regiono de Ĉinio kaj en Malproksima Oriento de Rusio. Li esperis, ke tia kunlaboro povos riĉigi la enhavon de la ekspluatado pri Malproksima Oriento kaj igi la regionon nova brilo.

Trutnyev diris, ke en diversaj terenoj la kunlaboro de Rusio kaj Ĉinio evoluas en ordo. La regiono Malproksima Oriento nun faras grandan konstruadon, kaj bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj partopreni en ĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto