Vizitu Forumon

La ĉina ekonomio pliboniĝos en estonteco

(GMT+08:00) 2015-09-10 14:47:18     Redaktoro:Yu Rongkang

La estonteco de la ĉina ekonomio estas brila danke al solida bazo kaj forta impulso, diris ĉina ĉefministro Li Keqiang jaŭde en la malferma ceremonio de la Somera Davos-Forumo en la urbo Dalian, nordorienta Ĉinio.

Li diris, ke tio ne estas blinda optimismo, ĉar Ĉinio havas la avantaĝojn de granda potencialo kaj interna tenaceco. Li substrekis la reformon de la financa sektoro, emfazante la gravecon de merkato kaj leĝoj en la starigo de justa, travidebla kaj stabila kapital-merkato kaj plibonigo de risk-regado. Ĉinio havas la apogon de granda kvanto da ŝparmono kaj granda rezervo de fremdlanda valuto, kaj reformoj plibonigos la uzadon de tiaj resursoj por subteni la realan ekonomion.

Li diris, ke krom redukto de interezprocento kaj postulata proporcio de deponaĵa rezervo, Ĉinio ankaŭ forigis la plafonon de interezo por prunto kaj deponado, kaj permesos al pli da privata kapitalo eniri la sektoron kaj akceli privatajn bankojn, garantion de financado kaj financan luadon.

Li ankaŭ menciis la lastatempan ŝanĝon al la sistemo de juana alparo, akcentante, ke la rimedo havis neniun rilaton kun akcelo de eksporto, kaj la lando ne volas vidi valut-militon, ĉar ĝi malutilas al Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto