Vizitu Forumon

Tiu kidnapita de IŜ eble estas ĉino

(GMT+08:00) 2015-09-11 20:24:03     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de septembro Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke post unuapaŝa kontrolo, unu el du homoj kidnapitaj de la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ), kaj menciitaj de la koncernaj amaskomunikiloj, estas laŭ karakteraj ecoj simila al tiu ĉina civtano, kiu malaperis en fremdlando.

"Informiĝinte pri la afero, koncernaj instancoj de la ĉina registaro jam lanĉis krizokazan mekanismon kaj disvolvis koncernan laboron," diris li en la rutina gazetara konferenco.

Hong Lei ripetis, ke la ĉina registaro absolute oponas kontraŭ ĉia ajn perfortaĵo celanta al senkulpaj civiluloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto