Vizitu Forumon

Reta sekureco devus esti kunlabora punkto por Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2015-09-11 20:44:38     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de septembro en la rutina gazetara konferenco Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke reta sekureco devus esti kunlabora punkto kaj por Ĉinio kaj por Usono, sed ne fonto de malakordo.

Tiutage iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke en la 10a de septembro ĉefkontrolisto de la usona nacia informagentejo asertis, ke la reta spionado de Ĉinio celas al Usono en vastaj kampoj, kaj Usono devas plifortigi retan sekurecon por reagi kontraŭ hakeraj atakoj el Ĉinio.

Hong Lei respondis, ke la ĉina registaro absolute kontraŭas kaj batas ĉiaforman retan hakeradon, kaj Ĉinio ankaŭ estas suferanto de reta atako. Li diris ankaŭ: "Reta sekureco devus esti kunlabora punkto kaj por Ĉinio kaj por Usono, sed ne fonto de malakordo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto