Vizitu Forumon

Pekino gastigos Mondan Libertempan Kongreson 2020

(GMT+08:00) 2015-09-13 14:17:11     Redaktoro:Yu Rongkang

La Pekina Komisiono de Turisma Disvolvado sabate anoncis, ke Pekino gastigos la Mondan Libertempan Kongreson en 2020 por fari sin monda turisma kaj libertempada centro.

Laŭ la komisiono, la kongreso, kiu okazos en la distrikto Pinggu ĉe la orienta fino de Pekino, invitos pli ol mil delegitojn el universitatoj, akademiaj institutoj kaj entreprenoj enlandaj kaj eksterlandaj.

La urbo organizos 16 libertempajn aktivadojn pri akvosportoj, gastronoma festivalo kaj folkloraj ekspozicioj dum la kongreso.

La turisma industrio de Pekino kreskis rapide kaj fariĝis grava sektoro de la urba ekonomio en lastaj jardekoj danke al la historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto