Vizitu Forumon

Malfermiĝis Inform-Havena Forumo de Ĉinio kaj ASOAL

(GMT+08:00) 2015-09-13 17:01:48     Redaktoro:Yu Rongkang

La Inform-Havena Forumo de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj malfermiĝis dimanĉe en Nanning, ĉefurbo de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio, por diskuti kunlaboron inter Ĉinio kaj Sudorienta Azio en la Interreto kaj teknikaj industrioj.

La forumon ĉeestas pli ol 200 homoj, inkluzive de altrangaj gvidantoj de la ĉina registaro, ministroj el pluraj sudorient-aziaj landoj kaj ĝeneralaj direktoroj de ĉinaj interretaj gigantoj, inkluzive de Tencent, Alibaba kaj Sina.

La du-taga forumo celas starigi pli da kunlaboro inter registaroj, inter entreprenoj, kaj inter kleruloj en la kampoj de elektronika komerco, interreta sekureco kaj kulturaj industrioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto