Vizitu Forumon

Ĉina kaj svisa gvidantoj interŝanĝis gratulojn por datreveno de rilatoj

(GMT+08:00) 2015-09-14 18:48:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia svisa paralelulo Simonetta Sommaruga lunde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 65an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi rimarkigis, ke Svisio estis inter la okcidentaj landoj, kiuj la unuaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la viglaj duflankaj rilatoj estis konstante plibonigitaj dum la pasintaj 65 jaroj, kaj rimarkindaj atingoj estis akiritaj en pragmata kunlaboro en diversaj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolvado de la amikaj rilatoj kun Svisio, kaj ke li kredas, ke la ĉina-svisaj rilatoj akiros pli grandan progreson kaj profitigos la popolojn de la du landoj.

En sia mesaĝo, Sommaruga diris, ke la partnereco inter la du landoj fariĝis pli intima, profunda kaj ampleksa, kaj kunlaboro inter la du flankoj estis fruktodona. Ŝi diris, ke ankaŭ Svisio alte atentas la duflankan kunlaboron, kaj ke ŝi kredas, ke la duflankaj rilatoj estos plifortigitaj. Ŝi aldonis, ke ŝi esperas, ke Ĉinio kaj Svisio kune alfrontos estontajn defiojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto